Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mai 2021 1 17 /05 /mai /2021 19:38
PHOTO RODRIGO ARANGUA, AFP

17/05/2021

La konstitucianta asembleo, kiu estis elektita ĉi-semajnfine multe pli ĝuste reprezentas la ĉilian socion. 

Sendependaj kandidatoj, inter kiu multaj devenas de la sociaj movadoj estos taskitaj reverki la Konstitucion de la lando heredita de la diktaturo de la generalo Pinochet. Ili gajnis trionon el la 155 sieĝoj.

Tio estis neatendita sukceso. La Ĉilianoj forlasas la tradiciajn partiojn, kio estas ofendo por la reganta dekstro. « Dum tiuj balotoj, la civitanoj sendis al la registaro klaran kaj fortan mesaĝon, kaj ankaŭ al ĉiuj tradiciaj politikaj fortoj : ni ne sufiĉe atentigas la petojn kaj dezirojn de la civitanoj », koncedis Sebastian Piñera, la ĉilia prezidento.   

Kun nur 20% el la voĉdonoj, la dekstro ne havos la necesan forton por meti sian vetoon al la artikoloj aŭ influi la enhavon de la nova Konstitucio.

La sendependaj kandidatoj elektitaj intencas proponi novan modelon por la lando pere de pluraj garantiataj sociaj rajtoj, kiel eduko, sano aŭ loĝado.    

En tiu nova Konstitucio, 17 sieĝoj estas rezervitaj al la indiĝenaj popoloj, kio estas senprecedenca en Ĉilio. Ili esperas, ke iliaj rajtoj estos plene agnoskitaj en la estonta Konstitucio.

Reverki la Konstitucion estis unu el la postuloj de la perforta socia ribelo de oktobro 2019. Tiu movado luktis kontraŭ la sociaj neegalecoj kaj la ekonomia modelo novliberalisma trudita sub la diktaturo. 

La nova Konstitucio estu verkita post maksimumo de 12 monatoj kaj estos submetita al referendumo en 2022.  Okaze de aprobo, ĝi estos la unua en la historio de Ĉilio, kiu naskiĝas el procezo plene demokratia kaj partoprena.

Laŭ la opinisondoj, pli ol 60% el la Ĉilianoj opinias, ke tiu aktuala Konstitucio kreis sistemon, kiu profitas al malgranda nombro de privilegiuloj.    

24/10/2020

Ĉilio: Ĉu la lando baldaŭ anstataŭigos la Konstitucion de Pinochet ?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/cilio-cu-la-lando-baldau-anstatauigos-la-konstitucion-de-pinochet.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }