14/05/2021
Ĵaŭdon en Rio-de-Ĵanejro, Braziljo kaj Salvadoro, miloj da personoj manifestaciis, semajnon post sanga operaco de la polico en favelo de Rio, kiu okazigis 28 mortintojn.
Ribela vento blovas en Brazilo. Ĵaŭdon en Rio-de-Ĵanejro, Braziljo kaj Salvadoro, pluraj miloj da personoj manifestaciis kontraŭ rasismo kaj policaj perfortoj, semajnon post la sanga operaco de polico en favelo de Rio, kiu okazigis 28 mortintojn.
Laŭ pluraj brazilaj mediatoj, el la 28 viktimoj, nur tri estis rekte implikitaj en drogŝakrado.
« Nek kuglo, nek malsato, nek kovim. La nigrula popolo volas vivi ! » kriis la manifestaciantoj, kiuj postulas finon de diskriminacioj kontraŭ la nigruloj kaj mestizoj – kiuj reprezentas 55% el la loĝantaro – en la tago, kiam Brazilo memorfestas la finon de sklavismo en 1888.
En la manifestacio en Rio-de-Ĵajnero, afiŝtabuloj asertis « Kontraŭ la genocido, la ribelo justas » aŭ « Justicon por Jacarezinho », nomo de la favelo, kie estis kondukita la mortiga polica operaco. Laŭ la polico, temis pri malmunto de grupo, kiu rekrutigas infanojn kaj adoleskantojn por aktivecoj de drogŝakrado, ŝteloj, forkaptoj kaj murdoj.
« Fakte ni konstatas, ke plej mortas ja la nigruloj, plej mortas per armiloj, plej suferas senlaboron kaj estas malpli vakcinitaj. Tio estas genocida politiko, mortiga politiko », deklaris manifestaciantino.
07/05/2021
Brazilo : 25 mortintoj en sanga operaco kontraŭ narkotaĵoj en favelo de Rio