Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mai 2021 5 07 /05 /mai /2021 21:04
Video

07/05/2021

Kolero eksplodis en la stratoj de Rio-de-Ĵanejro. Kelkaj dekoj da loĝantoj de favelo norde de la brazila urbo surstratiĝis por esprimi sian koleron kontraŭ la polico, post operaco kontraŭ narkotaĵoj plenumita de la polico, kaj kiu degeneris al sangobano.    

25 « suspektatoj » kaj policisto mortis dum tiu surprizatako. Tio estas la plej mortiga bilanco de post 2016 dum tia operaco. La kvartalo, konsiderata kiel rifuĝo de la plej granda bandaĉo de Rio, haltigis sian aktivecon, kiam la pafoj ĉiam sonis, ĝis en la hejmo de kelkaj loĝantoj.  

« Ĉirkaŭ la 8a horo matene, krimulo eniris en mian hejmon, kaj ĉar mi vivas en favelo, mi ne havis rimedon por malhelpi lin eniri », rakontas loĝantino de la kvartalo. « Li estis vundita per kuglo kaj poste la polico venis kaj demandis min, ĉu membroj de bandaĉo estas en la domo. Mi signis per la kapo, ĉar mi ne volis meti mian familion en danĝeron. Tiam la polico eniris kaj mortigis la knabon en la dormoĉambro de mia filino ».

Laŭ la polico, la operaco estis plenuminta kontraŭ narkotaĵ-ŝakristoj akuzataj, ke ili rekrutigas neplenaĝulojn. Ĝi asertis, ke « ĉiuj protokoloj estis respektataj », kiuj permesis al ili pafi.      

Sed Silvia Ramos, kunordigantino de la NRO Retoj de observejoj de la publika sekureco denuncis « malbone planitan operacon, kiu post la morto de policisto, fariĝis fakte venĝema operaco ». « Kiuj estas la mortintoj ? Junaj nigruloj. Kaj ja pro tio la polico parolas pri 24 suspektatoj. Esti nigrulo kaj loĝi en favelo sufiĉas por fariĝi suspektato », ŝi asertis.

La operaco okazis spite decidon de la Ĉefkortumo, kiu malpermesas al la polico plenumi surprizatakon en la faveloj dum la pandemio, krom « cirkonstancoj absolute eksterordinaraj ».

Almenaŭ du personoj aliparte estis vunditaj, dum ili vojaĝis per supertera metroo.      

05/04/2015

Brazilo : manifestacio post la morto de pluraj personoj en favelo de Rio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/16d3e3aae5f44d6878aed6caa4ff9a0997a13596

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }