Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mai 2021 4 13 /05 /mai /2021 21:04
EPA

13/05/2021

Lundon en Moniva, pluraj miloj da personoj omaĝis la poeton Khet Thi, kiu mortis post sia aresto fare de la policistoj pasintan semajnfinon.

Laŭ lia edzino, la poeto forpasis en la malsanulejo post torturoj suferigitaj dum la pridemandado. La kadavro de la poeto estis redonita al la familio kune kun mankantaj organoj.  

« Ili pafas en la kapon sed ili ne scias, ke la revolucio kuŝas en nia koro », « Eĉ se mia opinio malsamas al la via, mi pretas oferi mian vivon por vi ĉiuj ». Por Khet Thi, verki estis ago de rezistado, de defio fronte al ĥunto pli kaj pli perforta tagon post tago. 

Sabaton, la kvardekjarulo kaj ties edzino estis arestitaj en la centra urbo Shwebo kaj forkondukita al pridemanda centro. La edzino estis rapide liberigita. Tagon poste, la polico anoncis al ŝi, ke ŝia edzo estas en la malsanulejo de Moniva, pli suda urbo. Chaw Su kredis trovi sian edzon vundita, sed ne mortinta. En terura rakonto al la BBC en la birma lingvo, ŝi eksplikas, ke ŝi trovis sian edzon en la kadavrejo, kaj ke liaj internaj organoj estis deprenitaj de lia korpo.

La AAPP, loka ONG, kiu nombras la ekscesojn plenumintajn de la sekurecaj fortoj konfirmis, ke la poeto mortis post torturoj suferigitaj en la pridemanda centro. 780 personoj estis mortigitaj de post la puĉo, kiu okazis 100 tagojn antaŭe.

03/05/2021

Puĉo en Birmo : manifestaciantoj alvokas al «revolucia printempo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/puco-en-birmo-manifestaciantoj-alvokas-al-revolucia-printempo.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }