Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2021 5 21 /05 /mai /2021 21:27
Ilustra bildo : Johannes EISELE/AFP

21/05/2021

La plej dika glacimonto en la mondo rompiĝis el la bankizo de Ronna en Antarkto, laŭ bildoj de satelito de la eŭropa programo Copernicus, anoncis la Eŭropa Kosma Agentejo. Jam en aprilo, la tiel nomata « glaĉero de la fino de l’mondo » alarmis la sciencan komunumon.

Nomita A-76, tiu giganta glacimonto estas ĉirkaŭ 170 kilometrojn longa, 25 kilometrojn larĝa kaj havas totalan surfacon je 4 320 km2. Ĝi rompiĝis kaj falis en la maron de Weddel, laŭ komunikaĵo de la agentejo elsendita merkredon. Ĝi estis antaŭe lokalizita fare de la British Antarctic Survey (BAS), brita organismo pri esplorado de la polusaj zonoj, kiu posedas bazon ne malproksime de tie.

La bildoj de la enorma bloko de glacio estis fotitaj de la satelito Sentinel-1, kadre de la eŭropa programo pri observado de la Tero Copernicus. La brita polusa stacio situanta sur la bankizo de Brunt, ankaŭ sur la maro de Weddell, jam spertis pasintan februaron rompiĝon de glacimonto 1 270 km2.

En aprilo, sude de Antarkto ĉi-foje, alia glacimonto nomita Thwaites, eĉ pli giganta, maltrankviligis la sciencan komunumon. La spertuloj efektive malkovris signifan akcelon de la fandiĝo de tiu grandega glacimonto 192 000 km2.

Tiu glacimonto A 76 troviĝas norde de la glaĉero de Thwaites ĉe la suda poluso.

Plia pruvo, ke la glacio en Antarkto malaperas je freneza ritmo.     

05/02/2019

Antarkto: «la glaĉero de la morto» perdis 14 miliardojn da tunoj da glacio en daŭro de 3 jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/antarkto-la-glacero-de-la-morto-perdis-14-miliardojn-da-tunoj-da-glacio-en-dauro-de-3-jaroj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }