/image%2F0553642%2F20210429%2Fob_33f569_justice4mario-e1619155571125.png)
29/04/2021
Video, publikigita pasintan merkredon fare de la polico de Alamedo en Kalifornio, montras agentojn, kiuj altere apogpremas Mario Gonzalez dum pli ol 5 minutoj. La interveno, kiu memorigas la murdon de George Floyd pasintjare en Mineapolo, finiĝis per la morto de la viro 26-jara.
Video memorigas krude la aferon George Floyd. La polico de Alameda, urbo apud San-Fancisko en Kalifornio, publikigis, merkredon 28an de aprilo vespere, videon montrantan agentojn, kiuj premas viron altere pli ol 5 minutoj. Tiu interveno finiĝis tragike per la morto de la arestito.
La cirkonstancoj de la morto, la 19an de aprilo, de Mario Gonzalez memorigas tiujn de la murdo de George Floyd pasintjare en Mineapolo, sufokita per la genupremo de la policisto Derek Chauvin.
La polico de Alamedo, asertis unue, ke la viro 26-jara, mortis dum « medicina urĝeco », kaj promesis travideblan kaj sendependan enketon pri la faktoj.
Sed la familio de la junulo, loĝanto de Oaklando, firme forpuŝis tiun eksplikon, post kiam ili rigardis la videon de la arestado. « Tio, kion mi vidis malsimilas al tio, kion oni rakontis al mi », deklaris Gerardo Gonzalez, la frato de la viktimo, citita de la loka televidkanalo KTVU. « La medicinan urĝecon kaŭzis la fakto, ke ili stariĝis sur lia dorso, dum li kuŝis surtere »
Korrevivigo estis vane provita
La video, filmita de la piediranta kamerao de unu el la policistoj, montras agentojn, kiuj provas mankateni Mario Gonzalez en publika ĝardeno, dum la viro ŝajne konfuzita ne montras siajn legitimilojn.
Por teni lin, la policistoj apogpremas lin altere. Unu el ili premas longe per sia genuo sur la skapolo de Mario Gonzalez, alia apogas sur lia dorso per sia kubuto.
« Mi nenion faris », li ĝemas, kun alterne hurladoj kaj stertoroj, antaŭ ol senkonsciiĝi. Konstatante, ke lia vivo estas en danĝero, la agentoj komencis korrevivigon, sed vane.
/image%2F0553642%2F20210429%2Fob_519b50_where-is-california-located.png)
/image%2F0553642%2F20210429%2Fob_6e1938_image-0553642-20210416-ob-418fdd-telec.jpg)