Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 avril 2021 5 16 /04 /avril /2021 21:20
AP - Tyler LaRiviere

16/04/2021

Ĉi-ĵaŭde 15an de aprilo, la aŭtoritatoj de Ĉikago publikigis videon de policisto, kiu pafmortigis neplenaĝulon 13-jaran. Laŭ la urbestro de la tria plej granda urbo de Usono, kiu petis trankvilon de la loĝantoj, tiuj bildoj estas «neelteneblaj».    

En la video, kiu devenas de piediranta kamerao de la agento, la policistoj postsekvas Adam Toledo, latin-amerikanon. La sceno okazis pasintan 29an de marto je la 2a horo kaj duono matene. La agentoj ordonis al la knabo 13-jara, ke li haltiĝu kaj montru siajn manojn. Poste, ili pafas al li, ĝuste kiam la adoleskanto haltiĝas kaj levas la manojn. Laŭ la kun-prokuraro de la kantono, kie troviĝas Ĉikago, Adam Toledo havis tiam armilon ĉe li. Sed neniu armilo videblas en liaj manoj en la video.

Dum gazetkunsido ĉi-ĵaŭde, antaŭ la disvastiĝo de tiuj bildoj, la urbestro de Ĉikago, Lori Lightfoot, kvalifikis ilin «neelteneblaj», petante trankvilon de la loĝantoj en momento, kiam la streĉitecoj koncerne la policajn perfortojn jam viglas en la lando.

Dum okazas proceso de la blankhaŭta policisto akuzata pri la morto de kvardekjaraĝa nigrulo George Floyd en majo 2020Daunte Wright, junula afrik-usonano estis mortigita en Mineapolo de policistino. Ŝi asertas, ke ŝi konfuzis sian profesian armilon kun sia elektroŝoka armilo.

«Ĉu messervanto, ĉu deliktulo, la fakto estas, ke paŝante sur la strato, li estis mortpafita kvankam ne armita», denuncis en la gazetkunveno la advokatino de la familio Toledo, Adeena Weiss-Ortiz.

 

«Disvastiĝo de la policaj perfortoj»

La  polico estis alvokita post informoj pri pafoj, kaj postkuris piede la knabon kaj junulon 21-jaran, kiu akompanis lin, Ruben Roman. Tiu ĉi estis rapide arestita, dum policisto plu postkuris Adam Toledo antaŭ ol pafi al li.

Ĉi-ĵaŭde, la kun-prokuroro, kiu menciis, ke Adam Toledo havis armilon, kiam li estis mortpafita, estis kritikita de porparolanto de la prokuroro de la kantono Cookook. Tiu ĉi deklaris en la surloka televidkanalo WGN, ke tiu prokuroro ne «plene informiĝis antaŭ ol paroli dum aŭdienco».

La bildoj estas «teruraj, traŭmatizaj, kaj konsistigas novan rememorigon pri la disvastiĝo de la policaj perfortoj, kiujn ni plu suferas en Usono, kaj pri la urĝa bezono reformi la policon!», mesaĝis per tvitero Ben Crump, advokato de la familio de George Floyd.

Grupetoj kolektiĝis ĵaŭdon en la urbo-centro de Ĉikago por pace protesti kontraŭ la morto de la knabo post la publikigo de la bildoj. «Enfermu la policistojn» : skandis kelkaj, laŭ la lokaj mediatoj.  

12/04/2021

Usono: en Mineapolo, la morto de nigrula aŭtisto pafmortigita de la polico revigligas la streĉitecojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/usono-en-mineapolo-la-morto-de-nigrula-autisto-pafmortigita-de-la-polico-revigligas-la-strecitecojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }