/image%2F0553642%2F20210413%2Fob_b81fa9_daunte-wright-shooting-protests-memori.jpg)
12/04/2021
Manifestacioj kaj prirabadoj okazis post la morto de juna nigrula aŭtisto mortigita de la polico, proksime de la loko, kie disvolviĝas la proceso de Derek Chauvin, la blankhaŭta policisto akuzata pri la morto de George Floyd.
La evento okazis «ĉirkaŭ nur dek kvin kilometrojn for de la loko, kie disvolviĝas la proceso de Derek Chauvin, la blankhaŭta policisto akuzata pri la morto de George Floyd», substrekas Washington Post.
Dimanĉon 11an de aprilo, polica oficiro de la kvartalo Brooklyn Center, nord-okcidente de Mineapolo, pafis al nigrula aŭtisto, Daunte Wright, aĝa je 20 jaroj, okaze de trafikkontrolo. La viro mortis kelkajn momentojn poste ĉe la stirilo de sia aŭto. Tiu afero «pliakrigis la streĉitecon jam viglan inter la polico kaj la loĝantoj dum la proceso de Derek Chauvin», substrekas la ĵurnalo Minneapolis Star Tribune.
Alfrontiĝoj kaj prirabadoj
Kelkajn horojn poste, ĉirkaŭ «kvincent personoj kolektiĝis antaŭ la loka policejo kaj alfrontiĝoj eksplodis inter manifestaciantoj kaj polico, kiu uzadis plorigan gason, surdigajn grenadojn kaj kaŭĉukajn kuglojn kontraŭ la homamaso», aldonas la surloka ĵurnalo.
La nacia gvardio de Minesoto, antaŭgarde deplojita en Mineapolo dum la daŭro de la proceso, venis helpi la lokan policon «iom antaŭ noktomezo, dum kelkaj prirabis la superbazaron WalMart kaj apudan komercejon». Tio instigis la urbestron de Brooklyn Center dekreti elirmalpermeson ĝis la sesa horo matene. La scenoj de prirabadoj «plivastiĝis poste al aliaj kvartaloj situantaj norde kaj sude de la urbo».
Dumnokte, la guberniestro de Minesoto, Tim Waltz, mesaĝis per Tvitero, ke «li atente observadas la situacion en Brooklyn Center», kaj preĝas por la familio de Daunte Wright, dum la Ŝtato de Minesoto «priploras la vivon de plia nigrulo mortigita de la polico».