Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 avril 2021 1 05 /04 /avril /2021 21:04
Foto REUTERS/Drone Base

05/04/2021

La potenciala surbordiĝo de pli ol 1 miliono da m3 da poluataj akvoj devenintaj de fosfata eks-mino sude de Tampa, trudis la guberniestron de Florido dekreti urĝan staton sabaton 3an de aprilo. Ĉirkaŭ 300 domoj estis evakuitaj.

Fronte al la minaco de «media katastrofo», la respublika guberniestro de Florido Ron DeSantis deklaris urĝan staton en la regiono de Tampa sabaton 3an de aprilo.

Laŭ The Miami Herald, la aŭtoritatoj fakte timis inundojn devenantajn de industriaj detenbasenoj, kiuj entenas pli ol 1,5 milionon da m3 da poluataj akvoj sur la areo de Piney Point, sude de la Tampa Golfo.

Ordo pri evakuado estis eĉ decidita koncerne 316 domojn de la distrikto Manatee, okcidente de Florido.

Laŭ The New York Times, likado estis jam menciita la 26an de marto en tridek-hektara lageto proksime de fosfata eks-uzino, sed la situacio malpliboniĝis tiujn lastajn tagojn. Sabaton, DeSantis tiel deklaris, ke la elverŝado de poluataj akvoj konsistigas «tujan kaj abundan danĝeron por la homa sano, la sekureco, la bonstato kaj la medio».

Subita kaj nekontrolata rompiĝo de la akvo-deteno povus inundi la loĝejojn kaj renversi stakojn da fosfogipso (rubo deveninta de fosfata ekstraktado), kiuj detenas la basenojn, eksplikas la Novjorka ĵurnalo. 

 

Ĉu radioaktiva risko ? 

Laŭ la federalaj aŭtoritatoj, la fosfogipso entenas krome «neneglektindajn kvantojn» da radioaktivaj materioj, kiel uranio kaj radiumo. 

La nuna likado havas fluokvanton de 7 000 ĝis 11 000 m3 tage. La 26an de marto, 1,8 miliono da m3 da akvo ĉeestis en la lageto. Sabaton matene, plu restis de ĝi 1,5 miliono da m3.

La akvo estis pumpita kaj enverŝita en la Tampan Golfon por eviti premon al la digoj de la lageto, mencias The New York Times. Tiu enverŝita akvo estas marakvo miksita kun poluataj akvoj kaj pluvakvoj.  

«La akvo konformiĝas kun la kvalitaj normoj de la maraj akvoj, escepte de ĝia pH kaj ĝia enteno en fosforo, en totala azoto kaj amoniaka azoto», deklaris la servoj pri protektado de la medio en Florido. «Ĝi estas iomete acida, sed ne atingas maltrankvilan aŭ toksan nivelon».

Laŭ The Miami Herald, «media katastrofo» estis prognozebla en Piney Point «de antaŭ jardekoj» :

«Ĉio komenciĝis en 1966, kiam Borden Chemical, filio de la agronutraĵa grupo Elsie the Cow, konstruis uzinon por trakti tie la fosfaton, ŝlositan ingrediencon de la fekundigaĵoj».     

De tiam, la areo loĝigis «kreskantan kvanton da venenitaj materioj», kiu riskas nun enverŝiĝi en la Tampan Golfon, aldonas la surloka ĵurnalo. La uzino pri traktado de la fosfato ĉesigis sian aktivecon en 2001, sed laŭ The Miami Herald, la grandaj detenbasenoj ĉeestantaj en la areo kolektis milionojn da m3 da akvopluvo, «kio pligravigis la problemon».

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }