Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 avril 2021 5 02 /04 /avril /2021 20:40
AFP - BECHIR TAIEB

02/04/2021

Manifestacio okazis en Tunizio por postuli de Italio, ke ĝi reprenu siajn forĵetaĵojn. Media skandalo sur fono de koruptado skuas la landon. Sume de 282 konteneroj da italaj hejmforĵetaĵoj estis kontraŭleĝe importitaj pasintjare. Altaj kadroj de la doganoj estis maldungitaj, same por la ministro pri Medio, enkarcerigita de post la fino de la jaro 2020. Kaj  malgraŭ ĉiuj ĉi juĝaj proceduroj, la 7 800 tunoj da rubaĵoj plu estas en Tunizio.

«Prendi la tua merda» («reprenu vian merdon» en la itala). La mesaĝo klaras sur la flagrubando deplojita antaŭ la itala ambasadejo. Ĝi postulas de Romo, ke ĝi repatriigu siajn rubujojn alvenintajn kontraŭleĝe al la suda marbordo de Mediteraneo. En Tunizo, inter ĉirkaŭ kvindek manifestaciantoj troviĝas Ali Souéri, studento, kiu venis de Suso : «Ni koleras, nia lando ne estas rubujo !».

La 7 800 tunoj da forĵetaĵoj estas stokitaj en Suso, situinta 150 kilometrojn for la ĉefurbo. Mejdi Ben Ghezala estas tie municipa konsilisto kaj priatentas la procedurojn: «La itala mafio de la forĵetaĵoj elektas la landojn, kiuj ne havas ekologian sistemon de traktado de la rubo. Laŭ la Bazela Konvencio, tio estas delikto, ĉar la eksportado de forĵetaĵoj okazu nur al landoj, kiuj havas rimedojn por traktadi la rubon laŭ ekologia maniero».

                 

26 personoj persekutataj 

Bazela Konvencio, Bamako-Konvencio, protokolo de Izmiro, eŭropa reglamento pri transporto de forĵetaĵoj : ĉiuj ĉi tekstoj instigis la italajn aŭtoritatojn trudi la eksportistan entreprenon repatriigi siajn kontenerojn. Gis nun senefike. En Tunizio, 26 famaj personoj estas persekutataj en tiu afero de koruptado kaj falsigo de dokumentoj.

Kun afiŝtabulo en la mano, Latifa Sbaï postulas justicon : «Ja la tunizia mafio faras tion por gajni multegan monon». Antaŭnelonge, 600 aliaj konteneroj da forĵetaĵoj direkte al Tunizio estis blokitaj de la italaj aŭtoritatoj.   

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }