Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 avril 2021 4 22 /04 /avril /2021 21:23

22/04/2021

Tio estas paradiza loko, kie la klimata ŝanĝiĝo jam konfuzis la vivon de la lokaj komunumoj. En la arkipelago de San Blas, la nivelo de la karaiba maro alitiĝis je pli ol 25 centimetroj. La loĝantoj iom post iom retroiras al la kontinento. 

Ĉirkaŭ 2 000 km², centoj da insuloj ĉirkaŭitaj per turkisa akvo kaj banitaj per tropika varmo : jen la paradiza medio de la arkipelago de San Blas en Panamo.  Ĝi tamen povus malaperi pro la akvo-leviĝo, konsekvenco de la klimata varmiĝo. 

«Vidu, tiuj ŝtonoj estas banitaj de la marakvo. Antaŭe, la akvo ne atingis ilin!», almontras Jaime, loĝanto de la insulo Carti Mulatub. «Ni konstante plifortikigu la digojn, sed la ondoj kunportas ilin».

Jaime naskiĝis tie. Same kiel ĉiuj Tuloj, li vivtenas sin per fiŝkaptado, memsufiĉa agrikulturo, kaj iom da turismo. Sed same kiel multaj junuloj de sia generacio, li intencas forlasi la insulon. «Niaj prauloj vivis tie dum tiom da jaroj! Ili ne volas translokiĝi al la kontinento. La plej junaj siaflanke posedas kelkfoje malgrandan terenon tie for en la montaro», li eksplikas. Sed niaj tulaj kutimoj malaperos ; la insuloj San Blas nun estas troloĝataj».

La Terotago aŭ foje Tera Tago (22a de aprilo) estas sekulara festotago por honorigi la Teron kaj pensigi pri ekologio.

La simbolo por la Tutmonda Terotago estas verda Θ (Greka theta) sur blanka fono. Neoficiale, la Teroflago estis asociigata al la Tutmonda Terotago ek de la unua festiĝo en 1970.

«Translokiĝi al la urbo»

Janet vivas en Cartí Tupile. Ŝi estas la filino de la tradicia ĉefo de la insulo, kaj scias, ke la tulaj domoj ne sukcesas rezisti al la klimata perturbo. «Ĉi tie, ni estas marmeze, meze de nenio, kaj se okazus uragano, ni ĉion perdus. Pro tio, mi intencas translokiĝi al la urbo», ŝi asertas.

Ŝia patro, siaflanke, ne kredas pri la ekzisto de la klimata ŝanĝiĝo. Li provas konvinki la plej junajn restadi sur la arkipelago, kie de antaŭ jardekoj, ili vigle defendis la memstarecon. «Kiam mi estis infano», konfidas Paulino, «tiam, la akvo subite leviĝis. Ĉio estis inundita, mi eĉ povis naĝi ĉi tie en mia korto! Sed neniu pretendis tiam, ke ni enprofundiĝas, ktp.».                   

La loĝantoj de la arkipelago de San Blas konstruas digojn per disponeblaj resursoj. La ŝtonoj estas malfacile troveblaj, ili do uzas koralojn, kiujn ili eltiras en la ĉirkaŭaj rifoj. Tio malfortikigas iom pli la naturan defendon, kio konsistigas la koralrifoj.   

13/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (10)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-10.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }