11/04/2021
La opoziciantoj al la milita puĉo plu manifestaciis ĉi-dimanĉe en Birmo, dum la represio de la armeo jam okazigis la morton de pli ol 700 civiluloj.
La bilanco estas terura. De post la puĉo de la 1a de februaro, kiu forpelis el la potenco la civilan estrinon Aung San Suu Kyi, la senkompata represio en Birmo okazigis almenaŭ 701 mortintojn inter la civiluloj, laŭ la kalkulo de la "Asocio pri Helpo al la Politikaj Malliberuloj" (AHPM).
Siaflanke, la ĥunto mencias 248 mortinojn, laŭ porparolanto.
Sangoplenan sabaton
Sed laŭ la AHPM, nur dum sabato 82 opoziciantoj estis mortigitaj de la sekurecaj fortoj en la urbo Bago. «Ni postulas de la sekurecaj fortoj, ke ili permesu al la medecinaj skipoj flegi la vunditojn» en tiu urbo, postulis sabaton la buroo de Unuiĝintaj Nacioj en Birmo.
Sangaj alfrontiĝoj okazis ankaŭ en Tamu (Nord-okcidento), apud la landlimo kun Barato, dum la armeo provis malmunti barikadojn starigitajn fare de manifestaciantoj por protekti siajn kvartalojn. Almenaŭ du civiluloj mortis pro pafoj de armeo. Ĉirkaŭ dek du soldatoj mortis, kiam la manifestaciantoj ĵetis eksplodilon al kamiono de la armeo.
En la Ŝana Ŝtato (Nordo) atako de la Nacia Armeo de Liberigo Ta’ang (NALT) kontraŭ policejo mortigis dekojn da policistoj.
Kolizioj kun la sekurecaj fortoj ankaŭ okazigis almenaŭ du mortintojn en Hpa-an, ĉefurbo de la Kajina Ŝtato (Sud-Oriento).
Pluraj manifestacioj okazis ĉi-dimanĉe
La opoziciantoj al la milita puĉo tamen plu daŭrigis siajn manifestaciojn ĉi-dimanĉe.
Matene, bombo eksplodis antaŭ la ĉefa filio de la banko Myawaddy, kiu apartenas al la armeo, en Mandalajo (centro), dua urbo de la lando. Sekureca gardisto estis vundita.
En Mejktila (centro), universitataj studentoj kaj iliaj instruistoj surstratiĝis dimanĉon matene. Kelkaj portis simbole flortigojn de eugenia, nomitaj «floroj de la venko».
Alvoko cirkulis en la tuta lando por manifestacii ĉi-dimance post la sunsubiro, prilumite per torĉoj.
/image%2F0553642%2F20210411%2Fob_dc3dd9_image-0553642-20210329-ob-278e40-800.jpeg)
29/03/2021
Birmo : La abomenaĵoj de la milita represio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/birmo-la-abomenajoj-de-la-milita-represio.html
/image%2F0553642%2F20210411%2Fob_c3f230_1200px-india-myanmar-thailand-tril.png)