Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 avril 2021 7 25 /04 /avril /2021 21:03

25/04/2021

Laŭ nombroj menciitaj de la Internacia Organizaĵo por Migradoj (IOM) registritaj la 21an de aprilo, almenaŭ 543 migrantoj mortis de post la 1a de januaro 2021 en Mediteraneo ĉefe laŭ tiu centra vojo, forirante de Tunizio kaj Libio. 

Almenaŭ 130 migrantaj personoj mortis dum la pereo de sia boato nord-oriente de Tripolo, merkredon 21an de aprilo, anoncis SOS Mediteraneo. Kvardek aliaj malaperis.

La 22an de aprilo, la franca NRO menciis, ke ĝi ricevis tri helpalvokojn plusenditajn de la urĝlinio Alarm-phone, kaj devenantajn de tri malsamaj boatoj. La Ocean Viking, situanta «10 horojn» for de la boatpereo, kaj tri komercaj ŝipoj – la  varŝipo My Rose, la kontenerŝipo Alk kaj la petrolŝipo Lisbeth – organizis la serĉadon. La ŝipanaro de la NRO pri sukuro al migrantoj asertas, ke ĝi malkovris almenaŭ dek korpojn proksime de la vrako de pneŭmatika boato, lokalizita de aviadilo de la eŭropa agentejo Frontex. La ŝipanaro de la varŝipo, sub panama flago, trovis siaflanke tri kadavrojn en la akvo.

«Ni serĉis unu post la alia du el la boatoj, rapidege kaj en tre agitita maro kun ondoj 6-metrojn altaj», eksplikas SOS Mediteraneo en komunikaĵo.

Unu el tiuj boatoj, kun 104 personoj estis kaptitaj kaj resenditaj al Tripolo fare de la libiaj marbordaj patroloj. Alia, kun 42 personoj, ne ankoraŭ estis trovita. 

 

Alarm-phone bedaŭras la neagadon de la italaj aŭtoritatoj 

En komunikaĵo, alarm-phone bedaŭras la neagadon de la italaj aŭtoritatoj, kiuj lasis la respondecon de la savado al la libiaj marbordaj patroloj. Tiuj ĉi ŝajne rifuzis eknavigi pro la malbonaj meteologiaj kondiĉoj : «La tutan tagon, ni petis intervenon, sed ili rifuzis».     

Tiu dramo intervenas, dum la kvara ŝipo de la germana NRO Sea-Eye, la Sea-Eye 4, baldaŭ alvenos en Hispanio antaŭ ol komenci sav-misiojn en centra Mediteraneo.  

14/09/2017

Mediteraneo: migrantaj infanoj «batataj, trudataj al laboro dum monatoj»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/09/mediteraneo-migrantaj-infanoj-batataj-trudataj-al-laboro-dum-monatoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }