/image%2F0553642%2F20210415%2Fob_cd0912_122005021-3428588307235964-93649181154.jpg)
15/04/2021
Sklavisma virino ŝajne estis donacita kiel edziĝa doto en Ŭadano, maljuna historia urbo de la regiono Adrar. La Nacia Komisiono pri Homaj Rajtoj, proksime de la potenco asertas, ke tio estas simpla inventaĵo. Ĝi sendis enketkomisionon surloken. Sed Boubacar Ould Messaoud, la prezidanto de SOS-sklavoj, mem praido de sklavoj, kiu estis plurfoje arestita, juĝita kaj kondamnita pro sia lukto, persistegas. Pasintan mardon, li longe pravigis sin dum gazetkonferenco, kiu fakte fariĝis mitingo.
Moima estas la persona nomo de la suspektata sklavino. Laŭ Aziza Brahim, la kunorganizantino de "SOS-Sklavoj en Adraro", kiu ripetis la rakonton de membro de la NRO en Ŭadano, Moima, 56-jara, ŝajne estis parto de la doto en edziĝa ceremonio en la maljuna urbo enlistigita en la Monda Heredaĵo de Unesko.
La prezidento de SOS-Sklavoj, Boubacar Ould Messaoud, deklaris sin decidema daŭrigi la lukton kontraŭ tiuj praktikoj, kiuj ekzistas laŭ li, en la tuta maŭritania socio. «Ni ne timas agadi kontraŭ la Soninkoj, se ili estas sklavistoj, kontraŭ la Pularoj, se ili estas sklavistoj, la Wolofoj, se ili estas sklavistoj, la Maŭroj, se ili estas sklavistoj, kaj la Haratinoj, se ili estas sklavistoj - ĉar ili ja ekzistas… Kiam ni trovas sklavistojn, ni denuncas ilin. La kazo de Ŭadano estas klara».
Flanke de la potenco, vigla demento kontraŭas la asertojn de SOS-Sklavoj. La rebaton efektivigas Ahmed Salem ould Bouhouboiny, prezidanto de la Nacia Komisiono pri Homaj Rajtoj. Li diris, ke senditoj en Ŭadano pridemandis ĉiujn personojn implikitajn en la edziĝo : «La imamon, kiu plenumis la agon, la komisiitojn de la edzo, de la edzino, la patrinon de la edzino, atestanton… La informojn, kiujn ni povis akiri, firme dementas tiun informon de SOS-Sklavoj».
Oficiale, sklavismo estis abolita en 1981 en Maŭritanio. La leĝo, kiu kriminaligas tiun praktikon estis adoptita de la Parlamento en 2007.
/image%2F0553642%2F20210415%2Fob_2cf492_maurtiania-map.png)
/image%2F0553642%2F20210415%2Fob_b9fd0c_ob-346ab6-zzzmauritanio.jpg)