/image%2F0553642%2F20210421%2Fob_701101_2015-12-28t124444z-1414608135-gf100002.jpeg)
21/04/2021
Bildo: statuo, kiu simbolas la viktimojn je seksaj ekscesoj en Sud-Koreio dum la Dua Mondmilito, antaŭ la ambasadejo de Japanio en Seulo.
La koreia justico forpuŝis la plendon de pluraj «eks-konsolvirinoj» kaj ties familioj, kiuj volis kondamnigi Japanion pro la militkrimoj plenumintaj dum la Dua Mondmilito.
Jen nova juĝa disvolviĝo en malĝoja kaj longa afero, kiu semas malakordon inter Japanio kaj Sud-Koreio: tiu de la «konsolvirinoj», eŭfemismo por nomi la virinojn sekssklavigitajn fare de la japana imperia armeo dum la Dua Mondmilito.
Tribunalo de Seulo forpuŝis ĉi-merkrede la plendon de 20 viktimoj kaj ties familioj kontraŭ Tokio. Laŭ pluraj informfontoj, la juĝistoj pravigis sian decidon emfazante la «suverenan imunecon» de la japana registaro.
Ĉirkaŭ 200 000 viktimoj
«Tio estas vera skandalo. Sed kia ajn estu la rezulto, mi metos la aferon ĉe la Internacia Punkortumo. Certe, mi iros. Nur tion, mi havas por diri», deklaris Lee Yong-soo al la multnombraj ĵurnalistoj, elirante la aŭdiencejon per rulfotelo. Ŝi estas unu el la kelkaj postvivantinoj, kiuj plendis.
Tiu nova justica decido intervenas dum pasintan januaron, la sama tribunalo postulis de Tokio, ke ĝi pagu monkompensojn al grupeto de virinoj elsaviĝintaj de la japanaj militaj bordeloj.
La historiistoj taksas je ĉirkaŭ 200 000 sekssklavinoj, plejparte Koreiaj, kiuj estis viktimoj de la imperia armeo. Japanio emfazis la nekompetentecon de fremda kortumo por juĝi tiun aferon.
/image%2F0553642%2F20210421%2Fob_22d992_sans-titre.jpg)
https://fr.euronews.com/2021/04/21/la-justice-coreenne-deboute-les-femmes-de-reconfort