/image%2F0553642%2F20210430%2Fob_d49728_luis.jpg)
30/04/2021
La disidenta artisto Luis Manuel Otero Alcantara estis arestita en malriĉa kvartalo de Havano, kaj liberigita tagon post lia arestado, kiu okazis kadre de arta evento dum la kongreso de la Komunista partio: politika provoko laŭ la aŭtoritatoj. De kvin tagoj, li malsat- kaj soifstrikas.
De pasinta sabato, Luis Manuel Otero Alcantara estas enfermita hejme kaj de tiam nenion manĝis nek trinkis. Tiun informon konfirmis Internacia Amnestio.
La kuba artisto postulas monkompensojn, publikajn ekskuzojn pro la turmentado, kiun li kaj liaj najbaroj estas viktimoj, kaj finon de la ĉirkaŭfermado de sia hejmo fare de policistoj.
La fondinto de la movado de San Isidro jam antaŭe malsatstrikis, kiam li ĉeestis inter deko da artistoj enfermiĝintaj en tiu domo dum dek tagoj pasintan novembron. Ili tiam denuncis la cenzuron plenumitan de la aŭtoritatoj.
Tiu nova malsatstriko sekvas lian arestadon, dum li realigis artan eventon pri la represio dum la kongreso de la komunista partio. La polico tiam kaptis la okazon por detruadi plurajn el liaj artaĵoj. Luis Manuel Otero Alcantara, kiu ĝis nun postulis monkompensojn opinias nun, ke li ne havas alian elekton ol komenci tiun malsat- kaj soifstrikon.
Subtenata de la movado de la 27N, kolektivo de artistoj, li deklaris sin preta morti por sia lando. Koncerne la kubajn aŭtoritatojn, kiuj kutime evitas trakti tiujn temojn, ili plu prezentas tiun artiston en la publikaj mediatoj, kiel soldulon je servo de la CIA.
Dekoj da aktivistoj, sendependaj ĵurnalistoj kaj artistoj plendas, ke la polico malhelpas ilin forlasi sian hejmon, favorata stratagemo de la aŭtoritatoj por malhelpi la amasajn kolektiĝojn, kiuj povus konduki al kontraŭ-registaraj manifestacioj.
/image%2F0553642%2F20210430%2Fob_48bd31_ob-d239c4-image-asset.png)
06/07/2020
Kubo: vasta represia operaco
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/kubo-vasta-represia-operaco.html
/image%2F0553642%2F20210430%2Fob_50678f_cuba-l-emplacement-de-carte.jpg)
/image%2F0553642%2F20210430%2Fob_a12c50_image-0553642-20201128-ob-a95978-kubo.jpg)