Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 avril 2021 3 14 /04 /avril /2021 21:41

14/04/2021

Laŭ la NRO pri defendo de Homaj Rajtoj, almenaŭ 24 personoj suspektataj pri samseksemo estis antaŭnelonge arestitaj, frapitaj aŭ minacitaj.  

De post februaro, la kamerunaj sekurecaj fortoj arbitre arestis, frapis aŭ minacis almenaŭ 24 personojn suspektatajn pri samseksemo aŭ genra ne-konformeco, menciis Human Rights Watch (HRW) en komunikaĵo, merkredon 14an de aprilo.

 «Ĵusaj arestoj kaj ekscesoj estigas gravan maltrankvilon koncerne reintensiĝon de persekutoj kontraŭ la samseksemuloj en Kameruno», deklaris Neela Ghoshal, kun-direktorino de la fako pri GLATaj personoj en HRW : «La leĝo, kiu kriminaligas la samsekseman sintenon endanĝerigas la samseksemajn personojn, kiuj riskas maltraktadon, torturon kaj agresojn, sen iu ajn konsekvencoj por la kulpintoj».

La 24an de februaro en Bafoussam, en la okcidenta regiono, policistoj efektivigis razion en la burooj de Colibri. Tiu asocio provizas servojn kaj kuracadon kontraŭ aidoso. Ili arestis dek tri personojn, inter kiuj sep membroj de la personaro de la asocio, laŭ la NRO pri defendo de Homaj Rajtoj. Tiuj dek tri personoj estis kulpigitaj pro samseksemo, kaj liberigitaj de la polico la 26an kaj 27an de februaro.  

 

«Mi spertis la plej humiligan aferon el mia tuta vivo» 

«La polico diris al ni, ke ni estas la diablo, ke ni ne estas homaj, normalaj. Ili frapis transgenrulinon ĉe la vizaĝo, vangobatis ŝin trifoje antaŭ mi», deklaris arestita transgenrulino 22-jara.      

La polico ankaŭ devigis un el la dek tri personoj arestitaj, transgenrulinon 26-jaran, submetiĝi al testo pri aidoso kaj anusa ekzameno, laŭ HRW. «La kuracisto estis ĝenata sed diris, ke li estas devigita efektivigi la ekzamenon, ĉar la prokuraro bezonas ĝin. Mi devis kliniĝi antaŭen. La kuracisto surhavis gantojn kaj enigis fingron. Mi spertis tiam la plej humiligan aferon el mia tuta vivo», ŝi deklaris al HRW.

En Kameruno, la samseksemaj praktikoj estas malpermesitaj, la leĝo antaŭvidas enkarcerigon de ses monatoj ĝis kvin jaroj, kaj monpunon ĝis 200 000 afrikaj frankoj (300 eŭroj) kontraŭ ĉiuj personoj, kiuj havas seksajn rilatojn kun samseksemulo. La arestoj pro samseksemaj agoj iomete malkreskis tiujn lastajn jarojn en Kameruno, sed ŝajne altiĝas denove de antaŭ iom da tempo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }