/image%2F0553642%2F20210418%2Fob_f02ae5_083857261-1db91cd1-822a-4c5c-813e-7148.jpg)
18/04/2021
La ĉefo de la itala ekstremdekstra partio La Lega kaj eks-ministro pri Internaj Aferoj estos juĝata venontan 15an de septembro pro detenado de personoj kaj ekscesa uzado de potenco : li rifuzis la elŝipiĝon de 147 migrantoj en aŭgusto 2019.
Matteo Salvini, la ĉefo de la itala ekstremdekstra partio "la Lega" sin prezentu ĉe la Tribunalo de Palermo la 15an de septembro. Tion decidis la juĝisto Lorenzo Jannelli post aŭdienco, kiu daŭris du horojn pasintan sabaton 17an de aprilo en la sicilia urbo.
La eks-ministro pri internaj aferoj estos juĝata, ĉar li malpermesis en aŭgusto 2019, al 147 migrantoj ĉeestantaj sur la ŝipo "Open Arms" albordiĝi. Li rifuzis dum ses tagoj konsenti sekuran havenon al la ŝipo de la hispana NRO. «Naŭ el la migrantoj ĉeestantaj sur la ŝipo de la hispana NRO decidis postuli domaĝ-kompenson», precizigas la ĵurnalo La Repubblica. Matteo Salvini riskas ĝis dek kvin jaroj da malliberejo.
110-paĝa dokumento por lia defendo
Akuzata pri detenado de personoj kaj ekscesa uzado de potenco, Matteo Salvini tre rapide reagis per Tvitero : «Artikolo 52 de la Konstitucio : la defendo de la patrio estas sakrala devo de la civitano. Ĉu mi estas juĝata pro tio, ĉar mi defendis mian landon ? Mi iros fiere, ankaŭ en via nomo. Italo antaŭen. Por ĉiam».
La Repubblica mencias, ke «la itala eks-ministro pri internaj aferoj de la registaro Conte sendis 110-paĝan dokumenton al la juĝisto por konfirmi sian defendon, kiu asertas : «Mi sekvis direktivon de la registaro. Antaŭ ĉio, dispartigo de la migrantoj en Eŭropo, elŝipiĝoj nur poste».
La NRO "Open Arms" siaflanke salutis la decidon de la tribunalo, kaj deklaris en la socia retejo Tvitero : «ni ĝojas pro ĉiuj personoj, kiujn ni savis».
En alia afero juĝata en Katanio, ankaŭ en Sicilio, Matteo Salvini estas akuzata, ke li blokis en maro centon da migrantoj sukuritaj de la ŝipo Gregoretti de la italaj marbordaj patroloj, ankaŭ dum somero 2019. La prokuroraro petis forlason de la persekutoj koncerne tiun aferon, pri kio la tribunalo de Katano decidos la 24an de majo.
La 15an de aprilo, improvizita boato elirinta de Sfakso pereis marvaste de la tuniziaj marbordoj. Kvardek unu personoj mortis, inter kiuj almenaŭ unu infano.