Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 avril 2021 1 19 /04 /avril /2021 21:12

19/04/2021

Senprecedence en Hispanio, la organizaĵo, kiu disponas pri jura statuso volas intertraktadi aliron al malplenaj konstruaĵoj de la aragona ĉefurbo por loĝigi tie senhejmulojn. Kiel rimarkas la hispana ĵurnalo Público, klasifikita kiel maldekstra, la ekskluda fenomeno kreskis pro la pandemio en la lando.

En Zaragozo, la senhejmuloj unuiĝas en sindikato. Ĉirkaŭ tridek aktivuloj kaj simplaj civitanoj kreis la «Sindicato Personas Sin Hogar» (Sindikato de la Senhejmuloj) en la ĉefurbo de la memstara regiono Aragono, norde de Hispanio.

La organizaĵo, kiu disponos pri jura statuso – senprecedence en la lando -, «fariĝos kunparolanto por intertraktadi la aliron al malplenaj konstruaĵoj de la urbo por loĝigi tie senhejmulojn», mencias la maldekstra ĵurnalo Público.

La sindikato deziras helpi, interalie, la nutraĵbankojn aŭ la Ruĝan Krucon, kiu disdonas manĝaĵojn al la senhejmuloj de la urbo, provizas al ili jurajn konsilojn kaj luktas por ilia aliro al decaj loĝejoj.

Kun pli ol 680 000 loĝantoj, Zaragozo estas la kvina plej loĝata urbo de Hispanio. Sed pro la efiko de la pandemio, «samtempe ol la kreskado de la malriĉeco», la nombro de senhejmuloj eksplodis, pasante de «ĉirkaŭ cent antaŭ la pandemio» al 300 nun.      

 

Ekskluda fenomeno en tuta Hispanio 

Laŭ kreanto de la sindikato, «La personoj, kiuj vivas en maldecaj loĝejoj estas eĉ plimulto».

Lau Público :

«Parto de tiuj senhejmuloj akiras nutraĵojn danke al interhelpaj retoj en la kvartaloj, al kiuj aldoniĝas iniciativoj kiel tiuj de la socia centro».

«Al la ekonomiaj malfacilaĵoj kaŭzitaj de la sanitara krizo, aldoniĝas kelkaj specifaj problemoj en Aragono», analizas la ĵurnalo bazita en Madrido. Ĝi mencias ekzemple la elpeladojn de loĝejoj «malgraŭ la moratorioj dekretitaj de la hispana registaro».

La pligravigo de la ekskluda fenomeno ne estas propra al Aragono kaj ekzistas en pluraj urboj kaj hispanaj memstaraj regionoj. La zaragoza sindikato inspiriĝas ekzemple de simila eksperimento plenuminta en Barcelono – kiu tamen ne disponas pri jura statuso. La plej granda urbo de Katalunio estas aparte tuŝata de la krizo, la nombro de senhejmuloj kreskis tie je 22% dum la pandemio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }