/image%2F0553642%2F20210406%2Fob_dba3a3_title-1617562967.jpg)
06/04/2021
Ĉu ekonomia disvolviĝo kaj sendependeco disde Danio ? Aŭ ĉu defendo de la medio ? La debato furiozas koncerne la minprojekton en Kvanefjeld sude de Gronlando.
Gronlando ege suferas pro la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo. Kvankam kelkaj maltrankviliĝas, aliaj konsideras tion kiel bonan okazon. Ĉar la riĉecoj de la sub-grundo estas gigantaj kaj des pli atingeblaj, ke la temperaturoj altiĝas. La kuŝejoj de uranio kaj ĉefe de raraj teroj logas la minkompaniojn. Tiuj metaloj estas esencaj por la altaj teknologioj, kaj ilia mendado kreskas senĉese.
La aŭstralia grupo Greenland Minerals ja esperas ekspluati unu el la plej gravaj kuŝejoj en la mondo, en Kvanefjeld. Sed la projekto plu atendas definitivan permeson de la aŭtoritatoj. La direktoro de la grupo Jørn Skov Nielsen laŭdas la financajn profitojn por teritorio, kiu plu estas sub dana protektado. «Tio povus kontribui el signifa maniero al la ekonomio de Gronlando. Gronlando povus fariĝi ŝlosila aganto, ĉar ni povus stariĝi sur krudaj materialoj, kiuj reprezentas 15 ĝis 20% el la monda mendado de tiuj metaloj. Fine, tiuj raraj teroj estos la motoro de la ekologia transiro», li pledas.
Sed la ekstraktado de raraj teroj ne estas sen konsekvencoj, ĉar ĝi inkludas toksajn reziduojn, interalie deponaĵojn da radioaktivaj ruboj. Kaj la debato furiozas semajnon antaŭ deputitaj balotoj sur la insulo. La defendantoj pri medio kaj parto de la loĝantaro kontraŭas tiun vastan minprojekton.
Deponaĵoj da radioaktivaj ruboj
Inter ili, Aviaja Lennert vivtenas sin per ŝafbredado. «La naturo estas tiel drasta en la arktaj regionoj, ke ni ne faru eraron, se io okazas. Ni ne povas kalkuli pri la fakto, ke nenio okazos. (...) Se mino estos permesita, ni ne plu povos vivi», ŝi asertas.
Ĝis tiam favora al la projekto pri ekspluatado, la ĉefa partio de Gronlando, Siumut, el soci-demokrata tendenco, montriĝas hodiaŭ pli dubema. Sed kelkaj plu defendas oportunecon por emancipiĝi el la dana protektado, kaj favori la lokan dungecon por la komunumo tute proksime de Narsaq.
«La urbo senpopoliĝas. Sen laboro, estas malfacile doni al la homoj vizion pri estonteco», asertas unu el la elektitoj de la partio Josef Petersen.
La rezulto de la balotoj de la 6a de aprilo estos decida pri la sorto de tiu minprojekto, simbolo de la dilemo inter tuja ekonomia disvolviĝo, kaj daŭra protektado de la naturo.