Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 avril 2021 6 24 /04 /avril /2021 21:08

24/04/2021

La 21an de aprilo, estis inaŭgurita la portempa ekspozicio nomita «sur la spuroj de la familioj de la postvivantoj de la armena genocido» en la ekspoziciejo de la Fondaĵo de la Muzeo-instituto de la armena genocido en Erevano.

La historioj de la postvivantoj de la armena genocido, inkluzive de la familioj de la personaro de la Muzeo estos prezentitaj. La rakontoj prezentitaj estos unuafoje akompanataj per objektoj unikaj kaj originaj konservitaj en la stoko de la muzeo : fotoj, dokumentoj, relikvoj de la familioj kaj aliaj objektoj. Ankaŭ eltiraĵoj de videoregistraĵoj de postvivantoj de la armena genocido estos prezentitaj. La direktoro de la Muzeo-Instituto Haroutyoun Maroutyan asertis dum la inaŭguro, ke la ekspozicio prezentas la historiojn de 30 familioj, kiuj postvivis la genocidon.

«Tiuj historioj devenas de Armenio kaj aliaj landoj. Ĝi ja estas la unua muzea ekspozicio, kiu prezentas la historiojn de elsaviĝintaj familioj en tiel granda amaso. Mi esperas, ke tiu laboro daŭros. Por kompreni kio okazis antaŭ 100 jaroj, la nova generacio faru tion interesiĝante pri la sorto de la postvivantoj de la genocido», deklaris Haroutyoun Maroutyan.

La ekspozicio kunigis la idaron de postvivantoj de Usono, Kipro, Argentino, Francio kaj aliaj landoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj instaliĝis en Armenio. Ili prezentis persone la malfacilan irvojon efektivigitan de sia familio. Laŭ Seda Parsamyan, la aŭtoro de la ekspozicio, tiuj familioj dividis siajn malfacilajn historiojn de post la fondo de la muzeo, konfidante la familiajn relikvojn, kiujn ili konservis – dokumentojn, manuskriptojn, memoraĵojn, fotojn, ktp.

«Ili estas unikaj atestoj por priskribi post pli ol jarcento la historiajn eventojn, kiuj antaŭis, kondukis kaj sekvis la armenan genocidon. La historioj de la familioj en tiu ekspozicio reprezentas la tutan procezon de la armena genocido en ĉiaj manifestoj kaj gravaj konsekvencoj», menciis Seda Parsamyan.

La inaŭguron de la ekspozicio akompanis la prezentado de libro dediĉita al la historio de unu el la prezentitaj familioj, la familio Tekelyan de Malatya. La ekspozicio disvolviĝos ĝis la 10a de septembro 2021.

Krikor Amirzayan

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }