Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 avril 2021 7 04 /04 /avril /2021 21:23

04/04/2021

En 2018, unu el la lastaj pra-arbaroj de Eŭropo estis kore de fortaj streĉoj inter Pollando kaj Eŭropa Unio. Pasintan marton, la pola konservativa registaro decidis tamen permesi novan dehakadon. 

«Varmvestita en peltomantelo», la gvidisto Lukasz Synowiecki malfermas larĝan pordon el ligno, kiu gardas la protektitan rezervejon de la arbaro de Bialowieza, rakontas la RTBF.

Tiu Polo kvardekjaraĝa eksplikis al la belga mediato, ke tiu arbaro «neniam spertis senarbarigon, kaj ke neniu homo plantis arbon de post la fino de la glacia erao, 12 000 jarojn antaŭe», kio faras de ĝi «unu el la lastaj pra-arbaroj de Eŭropo».

Bialowieza estis kore de fortaj streĉoj inter Pollando kaj Eŭropa Unio en 2018, memorigas la RTBF. Kaj la scenaro povus ripetiĝi: pasintan marton, la pola konservativa registaro permesis novan dehakadon en la pra-arbaro, «kiu devas komenciĝi en septembro». «La arbarekspluatado en Bialowieza daŭras de antaŭ 100 jaroj, de post la akiro de la pola sendependeco, pravigas la polaj arbaraj servoj al la belga mediato».

En 2016, grava dehakado okazis, «oficiale por haltigi la progreson de ksilofagaj insektoj», memorigas la RTBF. Ili estis interrompitaj sub la premo de la Eŭropa Kortumo pri Justico, kiu minacis Pollandon pri monpuno po ĝis 100 000 eŭroj tage. 

 

«Dehaki arbojn pli ol cent jaraĝaj»          

La biologo Adam Bohdan, «arda defendanto de la arbaro de Bialowieza» eksplikis al la mediato, ke la nova antaŭvidita dehakado «estas malpli kontestita», ĉar ĝia amplekso «estas malpli grava». Sed laŭ li, la permeso de dehakado subskribita de la ministrejo pri Medio metas plurajn problemojn, inter kiuj «la ebleco dehaki arbojn pli ol cent jaraĝaj», kaj limigo de la dehaka periodo al nur tri monatoj.

Kiel li eksplikis al la RTBF, la arbaro de Bialowieza «jam suferas tre serioze pri la klimata ŝanĝiĝo»:

«Mi opinias, ke pli malfortigi ĝin intervenante kaj dehakante arbojn, tute ne estas necese».            

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }