10/04/2021
En Balkanio, pluraj kampoj de rifuĝintoj kvaranteniĝis pro pliigo de kazoj de Covid-19 (Kovim-19)
Nur en Bosnio kaj Hercegovino, en la kampo de Miral, 147 pozitivaj kazoj estis registritaj dum la du lastaj semajnoj. Ĝis nun, 265 kazoj estis censitaj en ĉiuj instalaĵoj.
Sed la kvaranteniĝoj ne estas bone akceptitaj fare de kelkaj migrantoj. Komence de la semajno, ĉirkaŭ kvindek el ili fuĝis el unu el la kampoj. Li saltis super la barilojn por eviti izoliĝon.
«Tio ja maltrankviligas nin. Ni ne povas flegi tiujn multnombrajn pozitivajn migrantojn je Covid-19, kiuj troviĝas ekster la centroj, kaj ni konscias, ke ili rekte endanĝerigas la sanon de niaj civitanoj en la kantono Unsko Sanski», eksplikis Nermina Cemalovic, regiona respondeculino pri sano.
Pli ol 6 000 rifuĝintoj estas blokitaj en Bosnio sur tiu balkana migradvojo. Plejparte estas akceptitaj en oficialaj centroj, sed multaj dormas en forlasitaj domoj aŭ improvizitaj tendaroj laŭlonge de la kroata landlimo.
En Rumanio, la gastigejo por migrantoj de Timisoara tute fermis siajn pordojn post malkovro de 17 pozitivaj kazoj je Covid-19. Ĝi tamen estis la sola loko, kie estis akceptitaj la azilpetantoj, kiuj estu kvarantenigitaj.
Ĉiutage, la rumana landlima polico ricevas novajn rifuĝintojn, kiuj ofte devenas de Serbio. Sed nun, sen adekvataj infrastrukturoj por esti gastigataj aŭ izolitaj, ili multnombre vivas ekstere.
En daŭro de kvar monatoj, pli ol 2 300 personoj trapasis en la gastigejo, kiu ĵus fermis siajn pordojn.
/image%2F0553642%2F20210410%2Fob_05e270_19051349-105.png)
/image%2F0553642%2F20210410%2Fob_86213e_ob-d6ea2d-serbio2.jpg)