Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2021 3 28 /04 /avril /2021 21:09
Dumbartung Aboriginal Corporation

28/04/2021

Centoj da Aborigenoj procesas kontraŭ la aŭstralia registaro. Ili reprezentas parton de tio, kio estas nomata la « ŝtelitaj generacioj ». Tiuj infanoj estis trude forŝiritaj el siaj familioj kaj konfiditaj al institucioj dum granda parto de la 20a jarcento. La celo estis faciligi ilian « asimiladon » en la loĝantaro. Multaj el ili neniam revidis siajn familiojn. Hodiaŭ ili postulas reparacion.

« Ili forstrekis tutajn generaciojn, kvazaŭ ili neniam ekzistis ». Heather Alley estas 84-jara. Ŝi aĝis 9 jarojn, kiam ŝi estis forŝirita el sia patrino kaj konfidita al institucio 700 kilometrojn for de ĉi tie, cele al « asimilado ».

Heather Alley estas parto de la 800 loĝantoj de Norda Teritorio, kiuj ĵus lanĉis kolektivan agon kontraŭ la federala registaro. Tio estas la unua tia kolektiva ago en Norda Teritorio, kie vivas 250 000 personoj, inter kiuj triono estas aborigena.               

Kvankam aliaj Aŭstraliaj Ŝtatoj starigis mekanismojn por monkompensi tiujn « ŝtelitajn generaciojn », la federala Ŝtato, kiu regis Nordan Teritorion kiam tiuj forkaptoj okazis, faris nenion de 1910 ĝis la 1970aj jaroj.

Krom tiu apartigo el siaj familioj, kiujn ili neniam revidis, la infanoj ankaŭ suferis gravajn fizikajn kaj psikologiajn perfortojn. Konfiditaj al institucioj aŭ blankhaŭtaj familioj, ili estis punataj kiam ili parolis sian lingvon kaj praktikis sian kulturon. Heather Alley memorigas, ke ŝi estis kutime batita per elektraj kabloj kaj ŝnuroj.   

 

Unu indiĝeno el dek estis forkaptitaj 

En 1997, raporto nomita « Rekonduku ilin hejmen » estis publikigita post nacia enketo. Laŭ tiu raporto, almenaŭ unu indiĝeno de Toresa Markolo el dek estis forkaptita el sia familio. Aŭstralio prezentis naciajn ekskuzojn en 2008, sed la viktimoj denuncas hodiaŭ pluan institucian rasismon, kaj malsukceson de la aŭtoritatoj alfronti la problemojn de mensmalsano de tiuj « ŝtelitaj generacioj ».

La Aborigenoj kaj indiĝenoj de Toresa Markolo vivas en Aŭstralio de pli ol 40 000 jaroj kaj formas la plej malriĉan kaj marĝenigitan loĝantaron en la lando.        

Dum la alveno de la eŭropaj kolonianoj en Aŭstralio en 1788, la Aborigenoj nombris ĝis miliono. Hodiaŭ, ili plu reprezentas nur 3% el la 25 milionoj da Aŭstralianoj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }