Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 mars 2021 4 25 /03 /mars /2021 22:40

25/03/2021

Pasintan merkredon, Virginio fariĝis la unua usona Ŝtato de la Suda eks-konfederacio, kiu abolis la mortopunon. La decido estas des pli simbola, ke temas pri la unua Ŝtato en la historio de la lando, kiu fondis la mortopunon.

Virginio, kiu posedas la rekordon pri ekzekutoj sur la usona teritorio, abolis merkredon 24an de marto la mortopunon. Ĝi estas la unua Ŝtato de la eks-segregacia Sudo, kiu rezignas pri mortopuno.

«Hodiaŭ, loko ne plu ekzistas por mortopuno en tiu Ŝtato, en la Sudo kaj en tiu lando», asertis la demokrata guberniestro, Ralph Northam, dum ceremonio en la malliberejo de Greensville, kie okazis ĝis nun la ekzekutoj.

La abolo de la mortopuno estas «la plej bona ago por fari», li diris.

«Ni ne povas submeti homon al tiu fina puno sen certiĝi, ĉu ni pravas centprocente, kaj ni ne povas submeti homon al tiu fina puno sciante, ke la sistemo ne funkcias same por ĉiuj», li eksplikis substrekante, ke 296 el la 377 malliberuloj ekzekutitaj en la 20-a jarcento estis Afrik-Usonanoj.   

La «longa kaj komplika» historio de Virginio 

Komence de la jaro, post viglegaj debatoj, ambaŭ Ŝtataj Ĉambroj balotis favore al leĝo, kiu abolas la mortopunon.

Virginio kuniĝas kun 22 aliaj usonaj Ŝtatoj, kie la mortopuno jam estis abolita, sed ĝia decido estas des pli simbola, ke neniu Ŝtato de la Suda eks-konfederacio faris la paŝon.    

La guberniestro Northam substrekis la «longan kaj komplikan» historion de Virginio,  kie «rasismo kaj diskriminacioj de nia pasinteco ripetiĝas hodiaŭ en nia juĝa sistemo»   

La eŭropaj kolonianoj establitaj en Jamestown efektivigis en 1608 ekzekuton, kio estas konsiderata kiel la unua sur la usona teritorio, tiu de kapitano akuzita pri spionado.  

De tiam, Virginio ekzekutis 1 391 kondamnitojn, laŭ la Infomcentro pri mortopuno (DPIC), pli multe ol iu ajn alia usona teritorio.

Ankaŭ en Virginio albordiĝis en 1619 la unuaj sklavoj kaptitaj en Afriko.

10/10/2019

17-a tutmonda tago kontraŭ mortopuno: la infanoj, nevideblaj viktimoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/17-a-tutmonda-tago-kontrau-mortopuno-la-infanoj-nevideblaj-viktimoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }