Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mars 2021 6 20 /03 /mars /2021 22:23

20/03/2021

La triobla pafado, kiu okazigis ok mortintojn en Atlanto memorigas, ke la perfortoj, kiuj celas la azian komunumon estas malofte agnoskitaj kiel tiaj en Usono, substrekas la ĵurnalo Time. Ili tamen ekzistis konstante dum pli ol du jarcentoj en la historio de Usono.

De post la alveno de la unua ondo da ĉinaj enmigrantoj kiel laboristoj en Usono en la 1850-aj jaroj, la rasa perforto estas «nerefutebla elemento» el la historio de la ĉindevenaj Usonanoj, asertas Time Magazine.  

La usona semajna ĵurnalo, kiu dediĉas la kovrilpaĝon de sia eldono de la 29a de marto al la perfortoj kontraŭ la Azianoj en Usono, skribas denove pri la triobla pafado, kiu okazigis ok mortintojn, inter kiuj ses virinojn azidevenajn la 16an de marto en Atlanto. Tiu evento estas «korŝira kaj terura», skribas Time, sed laŭ multaj homoj «ne estis surprizo». 

Tiu dramo fakte okazis «post jaro da intensa kontraŭ-azia rasismo en Usono». La semajna ĵurnalo mencias, ke kvankam la viktimoj de la pafadoj de Atlanto restis «longtempe sen nomo», atestoj diskonigitaj de la usonaj amaskomunikiloj prezentis la supozitan pafinton kiel filon de pastoro, kiu havis «sendanĝeran aspekton».

Laŭ policisto de la Kantono Cherokee (Georgio), Robert Aaron Long, 21-jaro, kiu neis ĉian rasisman kaŭzon kaj estis kulpigita pro murdo la 17an de marto, travivis «konfuzan tagon», kiam li atakis tri masaĝejojn.             

La konstanta mito de la «modela malplimulto» 

Laŭ Time, multaj usonaj azidevenaj vidis en tiu «misekvilibra» komunikado pri la afero fare de la policistoj ion, «kion li jam sciis» : la perfortoj, kiuj celas ilian komunumon estas malofte agnoskitaj, dum ili konstante ekzistis dum pli ol du jarcentoj en la historio de Usono.        

La magazino memorigas interalie, ke dum la dua mondmilito, pli ol 100 000 Usonanoj japandevenaj estis forkaptitaj kaj malliberigitaj pro ksenofobiaj timoj. Kaj ĝi citas la murdon de la Ĉino-Usonano Vincent Chin, ĝismorte batita fare de blankhaŭtaj viroj en 1982 en Detrojto. 

La 16an de marto en Atlanto, skribas Time, Usono vidis la realecon de la perfortoj kontraŭ la Azianoj, kiuj estas ofte ignorataj pro la «ĉieesta mito de la modela malplimulto», sin manifesti «el la plej brutala maniero».                

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }