Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mars 2021 7 21 /03 /mars /2021 20:33

21/03/2021

Pasintan aŭguston, la turkaj virinoj jam manifestaciis por protekti la leĝon... kiu protektas ilin. Sensukcese. Dum la nokto de vendredo ĝis sabato, la prezidento Erdoğan finfine eksigis sian landon de la konvencio de Istanbulo, internacia traktato de la Konsilio de Eŭropo, kiu luktas kontraŭ la perfortoj al virinoj.

Konciza komunikaĵo anoncas eksiĝon de la konvencio, kiu protektas la virinojn, dum perforto en la lando kreskas. 300 virinoj estis mortigitaj de siaj kunuloj en 2020.

Tiu decido estis tuj kondamnita de Eŭropa Unio, kiu mencias «ruinigan novaĵon».

Pasintan sabaton, la virinoj de Turkio rendevuis por denove manifestacii kontraŭ tiu eksiĝo.

Recep Tayyip Erdoğan cedis al la premoj de la grupoj konservativaj kaj islamismaj, kiuj de pluraj monatoj postulas eksiĝon de tiu teksto subskribita en 2011 ĝuste en Istanbulo. Laŭ ili, ĝi malutilas al la familiaj «tradiciaj» valoroj, defendante seksegalecon, kaj favorante la GLAT-an komunumon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }