Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mars 2021 5 12 /03 /mars /2021 10:48

11/03/2021

La Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj komencis studi la aferon pri juna Salvadoranino kondamnita pro abortigo kaj mortinta en malliberejo en aprilo 2010. Salvadoro estas unu el la lando de la mondo, kiu havas la plej represian leĝaron pri abortigo.

Salvadoro havas kontraŭ-abortigan leĝon ekstreme represian, subtenatan de la katolika Eklezio, kaj 18 aliaj virinoj plu estas enkarcerigitaj pro abortigo. La salvadora punkodo strikte malpermesas abortigon kaj antaŭvidas punon ĝis 8 jaroj da enkarcerigo.

Tamen, tre ofte, la juĝistoj kvalifikas la forpason de la naskiĝonta infano kiel murdon, punitan per malliberejo, kiuj povas atingi 50 jarojn.     

La kazo de Manuela estas simbolo 

Manuela, kio estas pseŭdonimo, estis kondamnita en aŭgusto 2008 pro abortigo, kvalifikita kiel murdo fare de la juĝistoj.

Laŭ ŝia familio, temis pri natura aborto, kiun ŝi suferis en februaro 2008. Kondamnita je tridek jaroj da malliberejo, Manuela mortis 33-jaraĝa la 30an de aprilo 2010 en la malsanulejo de la nacia malliberejo de San-Salvadoro, kie ŝi estis kuracita pro limfa kancero. 

La afero, kiu kontraŭstarigas la familion de la junulino al la Ŝtato de Salvadoro, «koncernas serion da supozataj malobservoj de ŝiaj rajtoj kadre de la puna proceduro, kiu kondukis al ŝia kondamno pro murdo en kunteksto de kriminaligo de abortigo en Salvadoro», laŭ la teksto pri apelacio ĉe la Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj.

Komence de la aŭdienco, la Kortumo aŭskultis la spertulon Guillermo Ortiz, salvadora ginekologiisto, kiu loĝas en Usono kaj la argentinan advokatinon Laura Clérico, kiu reprezentas la familion de Manuela. La kuracisto certigis, ke «la timo ekkaptis la sanpersonaron de post 2001», kiam la ministrejo pri Sano publikigis direktivon, kiu ordonas al la medicina personaro denunci «ĉiujn suspektojn de abortigo».

Kazo de kondamno pro abortigo en Salvadoro aperas unuan fojon ĉe la Kortumo, laŭ Catalina Martinez, la direktorino por Latin-Ameriko de la NRO "Centro pri reproduktaj rajtoj". En San-Salvadoro, la advokatino de Manuela, Angelica Rivas deklaris, ke ŝi havas «grandajn esperojn», ke la jurisdikcio agnoskos «ĉiujn malobservadojn» suferitajn de ŝia klientino.              

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }