31/03/2021
Bildo: Dehako en pra-arbaro de Venezuelo, la 6an de septembro 2020.
La lando, kiu plej detruis terojn estas Brazilo. La ĉefa motoro de tiu detruado plu estas agrikulturo.
Ĉirkaŭ 41 530 km2, jen la areo de tropika pra-arbaro detruita en 2020. Ĝi ekvivalentas al la dimensio de Nederlando : arboj flamiĝintaj aŭ dehakitaj fare de la homoj per pli kaj pli rapida ritmo, malgraŭ la ekonomia krizo ligita al la Covid-19. La jarraporto de Global Forest Watch, bazita sur satelitaj datumoj, registris la detruadon en 2020 de 4,2 milionoj da hektaroj da tropikaj pra-arbaroj, decidigaj pri biodiverseco de la planedo kaj stokado de karbono, t.e 12% pli ol pasintjare.
La plej tuŝata lando estas Brazilo, kun detruita surfaco trioble supera al tiu malaperinta en Demokratia Respubliko Kongo. Sume, la tropikoj perdis 12,2 milionojn da hektaroj da arbara kovrilo (kio inkluzivas ĉiajn arbarojn kaj plantejojn) en 2020. Evidente, la ĉefa motoro de tiu detruado plu estas agrikulturo. Sed ĉi tiun jaron, la esploristoj celas ankaŭ la varmajn ondojn kaj la sekecon, kiuj nutris la ruinigajn incendiojn en Aŭstralio, Siberio kaj Amazonio.
Pli ol 2 gigatunoj da CO2 liberigitaj
Krome, la «plej malbonaŭgura» parto de la datumoj 2020 montras, ke la arbaroj estis mem viktimoj de la klimata ŝanĝiĝo, substrekis Frances Seymour, kiu laboras ĉe World Resources Institute. «La humidaj zonoj brulas. (...) De antaŭ momento la naturo murmuris, ke la minaco alvenas. Nun, ĝi krias», ŝi insistas. Ĉirkaŭ 4 milionoj da hektaroj da tropikaj arbaroj detruitaj en 2020 liberigis 2,62 gigatunojn da CO2, kiu reprezentas ekvivalenton de jaraj emisioj de 570 milionoj da veturiloj. «Pli ni atendas, por haltigi la senarbarigon (...) pli niaj naturaj karbonputoj riskas malaperi», avertis Frances Seymour.
/image%2F0553642%2F20210331%2Fob_3891f9_800px-rain-forest-location-map.png)
/image%2F0553642%2F20210331%2Fob_38cc4e_ob-368848-ecosystem-1-588x330.jpg)