/image%2F0553642%2F20210310%2Fob_3cb768_title-1615297705.jpg)
10/03/2021
Bildo: manifestacio de la polinezia sendependista partio kontraŭ la nuklea testo antaŭvidata en la atolo Mururoa, la 2an de septembro 1995.
Ĉu la franca Ŝtato plu mensogas pri la rela efiko de la nukleaj testoj en Polinezio ? Jes, respondas la reta esplormediato Disclose.
La retmediato Disclose enketis dum du jaroj partnerece kun esploristoj de la Universitato de Princeton. Ĝiaj konkludoj estas, ke la oficiala nivelo de infektado de la testoj realigitaj inter 1966 kaj 1996 estas tre subtaksitaj.
Miloj da paĝoj da militaj dokumentoj, malsekretigitaj en 2013, estis atentege studitaj. La datumoj estis komparataj kun tiuj publikigitaj de la Komisarejo pri atoma energio je origino de la oficialaj nombroj (rekalkulitaj en 2006)
Nur koncerne la teston Centaure, ĉirkaŭ 110 000 personoj estis submetitaj al radioaktiveco
Nur koncerne la teston Centaure, pafita en julio 1974, «ĉirkaŭ 110 000 personoj estis submetitaj al radioaktiveco, t.e la tiama preskaŭ tuta loĝantaro de la arkipelago», substrekas Disclose.
La specialisto pri nukleaj demandoj, Sébastien Philippe, instruisto-esploristo ĉe la usona universitato de Princeton, estas unu el la aŭtoro de la enketo. «Ni trovis nivelon de submetiĝo al radiado 2 ĝis 10-oble pli alta ol la oficialaj nombroj. Ni ankaŭ trovis, ke dekoble pli da personoj rajtus monkompensojn», li subskribas.
La enketo emfazas interalie «gravan nombron de tiroidaj kanceroj» sur pluraj insuloj. Ĝis nun, nur ĉirkaŭ sesdek polineziaj civiluloj ricevis monkompensojn, krom militistoj kaj prestaĵlaboristoj.