Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 mars 2021 2 30 /03 /mars /2021 20:52

30/03/2021

Ĉi-lunde 29an de marto, la grupo Islama Ŝtato ŝarĝis sin pri la atakoj kondukitaj de preskaŭ semajno kontraŭ Palmo, havena urbo situanta norde de Mozambiko, ĉe la landlimo kun Tanzanio. La konkero de Palmo eĉ pligravigas la humanitaran situacion en la regiono, dum miloj da personoj, surlokaj kaj internaciaj laboristoj devis fuĝi.

Laŭ kelkaj atestoj, Palmo estas nun senhoma urbo. La mozambika polico lanĉis ofensivon por reakiri la kontrolon de la loko konkerita de homoj de la grupo Islama Ŝtato. 

La loĝantoj rifuĝis urĝece, kien ili povis. Ili iris ĝis la ĉirkaŭaj arbaroj, paŝante kelkfoje dum tagoj, aŭ sur la maro, sukuritaj de diversaj ŝipoj. Ankaŭ la gazejo de Total, situinta kelkajn kilometrojn for kaj alte sekurita, vidis alfluadi civilulojn.

Tiuj, kiuj ne povis esti evakuitaj atingis Pemba-n, iom pli suden. Tiujn lastajn monatojn, tiu urbo jam ricevis multajn rifuĝintojn pro la atakoj, kiuj okazigis de post la komenco de la konflikto, pli ol 500 000 delokitojn.

Dum la komunikiloj kun Palma plu estas interrompitaj, tiuj elsaviĝintoj troviĝas en ŝoka stato, sen novaĵoj pri iliaj proksimuloj. UN postulas financojn por administri humanitaran krizon tian.  

La NROj estas maltrankvilaj pro la sorto de centoj da malaperintoj. 

La mozambika registaro siaflanke tre malmulte komunikas kaj nur parolas pri «dekoj da viktimoj», krom la 7 personoj oficiale mortintaj, dum ili provis fuĝi sieĝatan hotelon.

Sed siaflanke, la NROj maltrankviliĝas pro la sorto de la malaperintoj.

La regiono, riĉa je gasresursoj, estas skuita de perfortaj ĝihadistaj atakoj de post junio 2017, kondukitaj de grupo, kiu utiligas la malriĉecon de la regiono kaj la koleron de la loĝantoj. Tiuj teroristoj sin nomas «Al-Ŝabab» («la junuloj», en la araba lingvo) kaj asertas, ke ili estas aliĝintaj al IŜ.    

11/11/2020

Mozambiko: hororo sur futbal-tereno : kvindeko da civiluloj estis senkapigitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/11/mozambiko-hororo-sur-futbal-tereno-kvindeko-da-civiluloj-estis-senkapigitaj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }