Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mars 2021 2 09 /03 /mars /2021 22:29
Lucas Jackson/Reuters

09/03/2021

Dum Joe Biden promesis pli humanan politikon koncerne migradon ol tiu de sia antaŭulo Donald Trump, la landlima areo inter Usono kaj Meksiko estas denove scenejo de grandampleksa migrad-krizo.

La nombro de migrantaj infanoj detenitaj en usonaj detenejoj laŭlonge de la landlimo kun Meksiko «triobliĝis tiujn du lastajn semajnojn por atingi 3 250», substrekas la ĵurnalo New York Times.

Kaj multaj inter ili «troviĝas enfermitaj en maltaŭgaj konstruaĵoj, kiuj similas malliberejojn, multe pli longe ol la tri maksimumaj tagoj permesitaj de la leĝo».

Tiu drasta kreskado de la nombro de neplenaĝulaj migrantoj kaptitaj, dum ili kaŝe trapasis la landlimon inter ambaŭ landoj estas parto de «nova ekkresko de migrado de nacianoj de Centra Ameriko, kiuj provas fuĝi malriĉecon kaj perforton», eksplikas la novjorka ĵurnalo.

Subita kaj amasa alfluado, kiu povus «malsukcesigi la promeson de la prezidento, Joe Biden, adopti pli humanan sintenon pri la migrada demando». 

La malfacila problemo de la izolitaj neplenaĝuloj  

El la 3 250 izolitaj neplenaĝuloj nun detenitaj usonflanke de la landlimo, plimulte estas adoleskantoj, sed laŭ la kalkuloj de la New York Times, «269 inter ili aĝas malpli ol 13 jaroj».    

La problemo por la usona administrado estas duobla, substrekas la ĵurnalo. Kion fari el tiuj infanoj «post kiam ili troviĝas en detencentroj».

La usona leĝo mencias, ke la neplenaĝuloj estu translokitaj kiel eble plej rapide (antaŭ la 72a horo post ilia alveno) en rifuĝejojn adaptitajn kaj administratajn de la ministrejo pri Sano, «tamen, pro sanitaraj aranĝoj ligitaj al la pandemio de COVID-19, la ricevaj kapabloj de tiuj rifuĝejoj estas limigitaj».   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }