/image%2F0553642%2F20210306%2Fob_a62fda_image-0553642-20210131-ob-f983e1-image.jpg)
06/03/2021
Ĵurnalismo de kulturaj militoj - Serge HALIMI , Pierre RIMBERT
La bona mezuro ne plu enspezigas. La modera gazetaro, kiu hieraŭ profitis la reklam-enspezojn, celis la amasojn kaj kaĵolis ilin ŝajnigante objektivecon. Tiu recepto ŝanĝiĝas. Nun la komunikiloj prosperas per tio, ke ili nutras la kulturajn militojn ĉe polusigitaj kaj mobilizitaj publikoj. Por la bono aŭ por la malbono. Kaj sub la atenta rigardo, kelkfoje sekteca, de sia propra legantaro. Noto de la Esperanta redaktejo : Tiu ĉi numero de Marto ne havas ĉefartikolon. Sed ĉar tiu ĉi reta eldono pro (...)
https://eo.mondediplo.com/article2916.html
Usonaj paranojoj, la heredaĵo de la Epoko de Trump - Thomas FRANK
S-ro Joseph Biden, la nova prezidanto de Usono, tuj asertis sian deziron repacigi sian disŝiritan landon kaj samtempe radikale rompi kun la heredaĵo de sia antaŭulo. Samtempe atingi ĉi tiujn du celojn estos des pli malfacile ĉar Respublikanoj kaj Demokratoj malamas unu la alian kaj la paranoja amareco de la unuaj plifortigas la tenton je malindulgemo de la lastaj. Tiel finiĝis la epoko de Donald Trump, en kulmino de egoismo, nekompetenteco kaj perforto. La miliardula prezidanto rezervis la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2912.html
Pasolino aŭ la rifuzo adaptiĝi - Olivier NEVEUX
UNUE aperinta en 1968, okaze de la prezentadoj de lia teatraĵo Orgio, la Manifesto por nova teatro de Pasolino (Pier Paolo Pasolini) estis en Francujo publikigita nur parte. La eldonejo Ypsilon ebligas fine malkovri la tutan tekston. La Manifesto troviĝas en konjunkturo, kiun la poeto traktas malmilde kaj kiun li defias, sen tamen enfermiĝi en la aktualeco. Pasolina senvariaĵo de rilato polemika kaj libera por cirkonstancoj : tiel la filmisto kelkajn jarojn poste malkonfesis tri filmojn, sian (...)
https://eo.mondediplo.com/article2913.html
Ĉu krizo de la urbegoj ? - la REDAKTEJO
ANTAŬ jaro ankoraŭ, kun la virtoj de la progreso, la urbegoj de la planedo montris sian prosperon. Ili kaptadis la riĉaĵojn, koncentris la dungojn, estis celoj de la fluoj de migrantoj. Nenio ŝajnis kontraŭstari ilian disvolviĝon, kies urba reklamo laŭdis ilian ĉiurilatan adaptiĝemon : ili nepre estis kreemaj, inteligentaj, novkreadaj, daŭrigeblaj … Kaj poste, krakbum ! Venis la Kovid-19, la epoko de enfermiĝo, de telelaboro, de malplenaj stratoj, de la multiĝo de retaj aĉetoj, de retaj konferencoj … (...)
https://eo.mondediplo.com/article2914.html
La iluzioj de malkresko - Leigh PHILLIPS
Unuflanke la adeptoj de memvola simpleco, kiujn la franca prezidanto Emmanuel Macron vidas reveni al la “ olelampo ”. Aliflanke gvidantoj de poluantaj entreprenoj kiuj disvastigas trukojn por nutri la fremdiĝon per konsumado. Ĉu la karikaturoj, kiuj strukturas la debatojn pri la kreskado, ne malebligas al ni pensi pri la eblaj celoj de la ekonomia agado ? LAŬ parto de la ekologiistoj, la media krizo atingis tian nivelon, ke nun unu sola solvo trudiĝas : la malkresko. Laŭ ili, la klimata (...)
/image%2F0553642%2F20210307%2Fob_46d68b_degrowth-2014-leipzig-demonstration-3.jpg)
La artikolo de Leigh Phillips «La iluzioj de malkresko» estigis abundan mesaĝaron pri la realeco de la malkreska movado en Francio.
S° Tom Mardegan, inter multaj aliaj, riproĉas la aŭtoron, ke li eraras koncerne la realecon de la malkreska movado en Francio:
La konkurenco inter la produktivaj aktivecoj tra la merkato kondukas mekanike al senmezura strebo pri akiro de merkatpartoj kaj novaj kampoj de rentabilitato. La plej logika efiko de tiu milito por la rentabilitato de la investoj estas elĉerpigo de la naturaj resursoj, kreskanta poluado kaj laĉiĝo de la homoj.
Tiuj « malkreskuloj », pri kiuj vi parolas, kiuj ignorus la rolon de la merkato kaj la mekanismoj, kiuj rezultas de ili, mi ne konas ilin (…) la « malkreskuloj » konsciiĝas pri la neevitebla ekfiniĝo de la naturaj resursoj, kaj provas pripensi la organizadon de la socioj ĉirkaŭ aliaĵo ol absoluta neceseco de ekonomia kreskado, mortiga kaj neeltenebla, kia ajn estu la cirkonstancoj.