Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mars 2021 3 17 /03 /mars /2021 22:19
REUTERS - MOHAMED AZAKIR

17/03/2021

Bildo: manifestacioj blokas straton en Bejruto apud la sidejo de la Centra Banko, post nova historia malplivaloriĝo de la libana liro, la 16an de marto 2021. 

Pasintan mardon, la libana strato ekvigliĝis post la nova malplivaloriĝo de la libana liro fronte al la dolaro. La libana devizo atingis nivelon dekoble pli malaltan ol antaŭ la krizo. Dum la kolapso de Libano plirapidas, la politika klaso ne ankoraŭ interkonsentis pri nova registaro. 

Malordo, konfuzo, angoro : la Libananoj observas sian landon kolapsi je terura rapideco. Fronte al tiu katastrofa situacio kaj pasiveco de iliaj estroj, ilia kolero kreskas. Ankaŭ ilia malespero.

Mardon 16an de marto, la liro denove atingis historian malaltan prezon, superante 15 000 lirojn kontraŭ dolaro. Dekoble pli ol ĝia valoro antaŭ la krizo.

Tiu senprecedenca malplivaloriĝo de la nacia valuto akompanis alian novaĵon : la demisiinta Ĉefministro Hassan Diab anoncis interrompon de la subvencioj koncerne la karburaĵon fine de marto.

La ministro pri Financoj Ghazi Wazni prognozis siaflanke haltigon de ĉiuj subvencioj post du aŭ tri monatoj.

Pro la detruado de sia aĉetpovo kaj la vertiĝodona prezaltiĝo, centoj da miloj da libananoj ne plu sukcesas vivteni sin.

Ĉie en la lando, koleraj manifestaciantoj blokis vojojn kaj sturmis komercojn por konsistigi varstokojn, pro risko de manko. Grandaj ĉenoj de superbazaroj anoncis ĉi-marde la fermadon de siaj pordoj ĝis la stabiligo de la nacia valuto.

Malgraŭ tiu katastrofa situacio, la politikaj partioj ne ankoraŭ sukcesis interkonsenti pri nova registaro, kiu tamen povus provizi iom da fido kaj stabileco.        

29/01/2021

Libano: Internacia Amnestio admonas Francion pri la uzado de ĝiaj armiloj en la represio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/libano-internacia-amnestio-admonas-francion-pri-la-uzado-de-giaj-armiloj-en-la-represio.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }