Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mars 2021 5 19 /03 /mars /2021 22:37

19/03/2021

Kenja tribunalo konfirmas la malpermeson de Virinaj Seksaj Mutiladoj (VSM).

La Alta Kortumo de Kenjo konfirmis la malpermeson de tiu praktiko, kiu tamen estis deklarita kontraŭleĝa de Kenjo en 2011.

La decido de la kortumo intervenas dum Tatu Kamau, sanprofesiulino, kontestis la leĝecon de tiu malpermeso pri virinaj seksaj mutiladoj.

Ŝiaj streboj por laŭleĝigi la praan praktikon estis forpuŝitaj de la juĝistoj de la Alta Kortumo, kiuj juĝis ŝiajn postulojn «senigitaj je pravigo».

«Laŭ la medicinaj pruvoj kaj rakontoj prezentitaj de la defendantoj ni opinias, ke la limigo de tiu rito estas saĝa en malferma kaj demokratia socio, fondita sur digneco de la virinoj. Tiel estas nia decido», deklaris S-ino Lydia Achode, ĉefa juĝistino de la Alta Kortumo de Kenjo.

Kvankam en Kenjo, la VSM riskas monpunon de 2 000 usonaj dolaroj kaj tri jarojn da enkarcerigo, kelkaj komunumoj plu konsideras ilin kiel transiran riton.

«Dank'al tiu verdikto, hodiaŭ vere estas bona tago por la rajtoj de la virinoj en Kenjo», deklaris Felister Gitongam, respondeculo por la programo de la organizaĵo Equality Now.

Ŝi aldonis, ke la juĝo «kreas precedencon koncerne la rajtojn de la junulinoj, ke ili ekzistu en kultura kunteksto pozitiva, kaj estu protektataj kontraŭ la malutilaj praktikoj».

Tatu Kamau, kiu pledis favore al la virinaj seksaj mutiladoj, bedaŭris siaflanke, ke «la rajtoj de la virinoj estu miksitaj kun tiu de infano».

Malgraŭ la streboj de la kenja registaro por meti finon al la virinaj seksaj mutiladoj, la kenjaj indiĝenaj kaj la paŝtistaj nomadaj komunumoj malfacile konsentas pri la alternativoj, plej ofte proponitaj de la surlokaj NeRegistaraj Organizaĵoj, por marki la transiron de la junulinoj al la statuso de virinoj.

Priskribita kiel malobservado de la fundamentaj rajtoj de la junulinoj kaj virinoj fare de la "Monda Organizaĵo pri Sano", 200 milionoj da virinoj en la mondo tamen estis ekscizitaj en ĉirkaŭ tridek landoj, ĉefe en Afriko, Azio kaj Mezoriento.

06/02/2018

Tutmonda tago kontraŭ la seksmutiladoj: 200 milionoj da viktimoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/02/tutmonda-tago-kontrau-la-seksmutiladoj-200-milionoj-da-viktimoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }