22/03/2021
En multaj landoj, la kreskado de la hejmaj perfortoj estas unu el la flankaj damaĝoj de la kronvirusa krizo. La perfortoj kontraŭ la virinoj estas parto de tio, sed ankaŭ viroj estas viktimoj de hejmaj perfortoj psikologiaj aŭ fizikaj. En Irlando interalie, asocio maltrankviliĝas pro alarma kreskado.
De post la komenciĝo de la pandemio, telefonalvokoj pliiĝis je 35%. La asocio «Men’s Aid Ireland», kiu prizorgas telefonlinion dediĉitan al la viroj viktimoj de hejmaj perfortoj maltrankviliĝas, ĉar ĝi estas superŝutita.
En januaro, komence de la tria irlanda trudizoliĝo, 80 telefonalvokoj sonoris senresponde (pli ol unu el dek), pro manko de rimedoj. Tio estas des pli alarma, eksplikas la organizaĵo, ke kelkaj viroj telefonalvokas en stato de grava angorego, proksime de memmutilado aŭ sinmortigo.
«Men’s Aid» atestas pri la multeco de profiloj: ĉiuaĝaj viroj. Multaj inter 40 kaj 50-jaraj, kaj ankaŭ okdekjaraĝuloj, kaj ĉiuj profesioj estas koncernataj : laboristo, policisto, inĝeniero… konstanteco staras : pri la perfortoj, ĉefe psikologiaj, kulpas virinaj partnerinoj ĝis 95%.
La kresko de la telefonalvokoj superas tiujn registritajn de la telefonlinioj dediĉitaj al la virinoj kaj infanoj – je ĉirkaŭ 25%.
«Men’s Aid Ireland» postulas de la registaro pli da monhelpoj, ĉar la subvencioj altiĝis nur je 5 000 eŭroj en 2020.
21/03/2021
Turkio eksiĝas de internacia traktato, kiu luktas kontraŭ perforto al la virinoj