Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mars 2021 4 18 /03 /mars /2021 22:23

18/03/2021

Bildo: Viro tenas afiŝtabulon, sur kio estas legeble «Povi elekti sensuferan morton», dum manifestacio de por-eŭtanaziuloj, en Madrido (Hispanio), la 18an de marto 2021.

La leĝo, kiu ekvalidos en junio, estis adoptita ĵaŭdon per tre vasta plimulto de maldekstraj kaj centraj deputitoj.

En Hispanio, tiu tago estas historia. La hispana Parlamento aprobis definitive, ĵaŭdon 18an de marto, la laŭleĝigon de eŭtanazio, fariĝante de Hispanio unu el la maloftaj landoj de la mondo, kiu ebligas pacienton, kiu suferas nekuraceblan malsanon, morti por ĉesigi sian suferon.

Tiu leĝo, kiu ekvalidos en junio, estis prioritato de la socialisto Pedro Sánchez. Ĝi estis adoptita de la malalta ĉambro de la Parlamento, danke interalie al la maldekstraj kaj centraj voĉoj, per tre vasta plimulto de 202 deputitoj el 350. Inverse, 141 dekstraj kaj ekstremdekstraj deputitoj voĉdonis kontraŭe, dum du aliaj sin detenis.

La adopto de tiu leĝo intervenas post pluraj simbolaj kazoj en la lando dum la lastaj jardekoj, inter kiuj tiu de Ramon Sampedro, tetraplegiulo, kiu estis reprezentita de Javier Bardem en la filmo Mar adentro, kaj kiu ricevis Oskar-Premion.

La teksto permesas eŭtanazion – kiam la flegisto provokas la morton de la paciento - kaj memmortigon medicine helpatan – kiam la paciento mem uzas la dozon de produktaĵo preskribita por morti.    

Hispanio fariĝas do la kvara eŭropa lando, kiu malkriminaligas la morton medicine helpatan post Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }