/image%2F0553642%2F20210313%2Fob_1d4973_phpbzgzs6.jpg)
13/03/2021
Bildo: Manifestacio kontraŭ la polica represio en Ateno (Grekio), la 11an de marto 2021.
Vendredon 12an de marto, malpli ol semajnon post kiam junulo estis frapita per klabbatoj fare de policisto, Kyriakos Mitsotakis petis «pardonon». Tiu evento sekvas plurajn monatojn da manifestacioj kontraŭ la «policaj perfortoj».
La bildoj de la arestado fariĝis virusaj. La greka Ĉefministro Kyriakos Mitsotakis petis «pardonon» al la viktimoj de policaj perfortoj. Tiuj diroj intervenas kelkajn tagojn post kiam junulo estis frapita per klabbatoj fare de policisto, dum kontrolo de aranĝoj pri izoliĝo cele al lukto kontraŭ la epidemio de Covid-19.
Dum vigla debato en la Parlamento, la konservativa registarestro kvalifikis «netolerebla» la sintenon de la policisto, kiu frapis per klabo junulon 29-jaran la 7an de marto sur placo en Nea Smyrni, ĉirkaŭurbo proksime de Ateno. La viro protestis kontraŭ polica kontrolo, kiu celis respektigi la trudizoliĝon validan de antaŭ kvin monatoj.
Tiuj bildoj estigis indignon
Fariĝintaj virusaj, la bildoj de tiu falinta viro, ĉirkaŭita de policistoj, kaj krianta «Mi suferas», estigis indigon de la loĝantaro. Pluraj manifestacioj kontraŭ la «polica represio» estis organizitaj tiujn lastajn monatojn. La Ĉefministro promesis adopti aranĝojn por «modernigi» la policon kaj lukti kontraŭ la polica nepuniteco, kutima en Grekio.
Dek policistoj estis vunditaj, mardon 9an de marto, inter kiuj unu grave, marĝene de manifestacio de 5 000 personoj en Smyrni, kontraŭ «la policaj perfortoj». La grekaj mediatoj, citante policajn informfontojn asertis, ke la incidentoj estis provokitaj de grupo de 200 huliganoj de futbalklubo.