/image%2F0553642%2F20210305%2Fob_60e4de_casino.jpg)
05/03/2021
La grupo Casino estas la plej granda ĉeno de superbazaro en Brazilo kaj Kolombio, kun iliaj respektivaj varmarkoj Grupo Pão de Açúcar (GPA) kaj Grupo Éxito. La aktivecoj de Casino en Sud-Ameriko reprezentas preskaŭ duonon (47%) el la enspezo de la grupo.
Indiĝenoj kaj pluraj organizaĵoj baziĝas sur la leĝo pri la devo de viglatenco adoptita en marto 2017 por asigni antaŭ justico la francan grupon de granda distribuado.
Ĉu la grupo Casino partoprenas al la senarbarigo en Amazonio ? Pluraj medidefendaj asocioj kaj NROj, inter kiuj Canopée, Envol vert, Notre affaire à tous kaj France nature environnement, anoncis merkredon 3-an de marto, ke ili asignos la grupon de granda distribuado antaŭ justico, «pro ĝiaj vendoj al Sud-Ameriko de varoj enhavantaj bovinan viandon, ligitaj al senarbarigo kaj akaparado teroj de la indiĝenaj popoloj».
Tiuj organizaĵoj baziĝas sur la leĝo pri la devo de viglatenco adoptita en marto 2017 por asigni Casino-n antaŭ justico. «En 2021, en mondo, kie ni povas teknike spursekvi kaj kontroli ĉion, internacia grupo kiel Casino, kiu spertis tiujn lastajn jarojn mirindan kreskadon en Sud-Ameriko, ne estas kapabla elimini la senarbarigon el sia tuta provido-ĉeno. Tio esta netolerebla !» komentis Boris Patentreger, konfondinto de la asocio "Envol vert".
/image%2F0553642%2F20210305%2Fob_327f99_ob-dd4b38-amazon-deforestation-header.jpg)
13/07/2020
Brazilo: la senarbarigo atingas rekordojn
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/brazilo-la-senarbarigo-atingas-rekordojn.html