Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mars 2021 1 15 /03 /mars /2021 22:23

15/03/2021

Bildo: miloj da personoj manifestaciis ĉi-lunde en Idlebo por marki la dekan datrevenon de la popolribela komenciĝo. 

Dek jarojn post sia komenciĝo, la milito en Sirio okazigis almenaŭ 388 652 mortintojn, laŭ nova bilanco publikigita dimanĉon 14an de marto fare de la Siria Observejo pri Homaj Rajtoj. Komencinta en la printempo 2011 per la represio de la reĝimo de Baŝar Al-Asad kontraŭ la por-demokratiaj manifestacioj, la konflikto implikas hodiaŭ multajn militantojn kaj eksterlandajn potencojn. Lundon 15an de marto, komenciĝos ĝia dekunua jaro.    

Laŭ la SOHR, preskaŭ  117 388 civiluloj, inter kiuj 22 000 infanoj, mortis de post la komenciĝo de la milito en Sirio. La NRO bazita en Unuiĝinta Reĝlando precizigas, ke la atakoj de la siria reĝimo kaj ĝiaj aliancaj milicoj kulpas pri la plimulto de mortoj de civiluloj. La milito aliparte trudis pli ol duonon el la antaŭmilita loĝantaro fuĝi, kaj ĉirkaŭ 200 000 personoj malaperis.

La SOHR ankaŭ dokumentis almenaŭ 16 000 mortintojn en la registaraj malliberejoj kaj la detencentroj. La NRO tamen asertas, ke tiu bilanco estas sub-taksita, ĉar ĝi ne inkludas ĉirkaŭ 88 000 personojn, kiuj ŝajne mortis sekve de torturoj en la malliberejoj de la reĝimo.    

La bataloj malpliiĝis en 2020 

La antaŭa kalkulo de la Observejo, publikigita en decembro 2020, nombris pli ol 387 000 personojn mortintajn de post la komenciĝo de la milito.  Laŭ ties direktoro, Rami Abdel Rahmane, temas pri la plej malalta nombro de mortintoj registrita de post la komenciĝo de la konflikto. La bataloj ja fakte malpliiĝis en 2020, pro batalhaltigo nord-okcidente de Sirio kaj la pandemio de Covid-19.

Post akiro de venkoj kontraŭ la ĝihadistoj kaj ribelantoj de post 2015, Damasko kontrolas nun pli ol 60% el la siria teritorio. Inter la regionoj, kiuj ne estas kontrolataj de la reĝimo de Baŝar Al-Asad figuras la lasta ribela enklavo Idleb, nord-okcidente de la lando, la zonoj kontrolataj de Turkio laŭlonge de norda landlimo, kaj la nord-orientaj partoj de la lando kontrolataj de la kurdaj fortoj.      

Video: «For Baŝar ! », skandis la manifestaciantoj por marki la datrevenon de la popolribelo en 2011, kontraŭ la siria reĝimo.

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }