Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mars 2021 1 29 /03 /mars /2021 20:08

29/03/2021

Bildo: Kelkaj manifestaciantoj, ĉefe junuloj, sin defendas per propra improvizita armilaro, kiu konsistas en arkoj, sagoj kaj brulboteloj. 

En Birmo, malgraŭ la danĝero, la por-demokratiaj manifestaciantoj surstratiĝis denove post la plej mortiga tago de post la februara puĉo.

Sabaton, post la morto de ĉirkaŭ cent personoj, inter kiuj sep infanoj, sume de 459 civiluloj estis mortigitaj laŭ la AAPP, NeRegistara Organizaĵo, kiu nombras la mortojn okazintajn de post la puĉo.

Sed laŭ la televidkanalo Myawaddy TV, administrata de la armeo, la bilanco de sabato atingas 45 mortintojn kaj 552 arestojn. La televido pravigis la represion asertante, ke la manifestaciantoj uzadas armilojn kaj bombojn kontraŭ la sekurecaj fortoj.  

Kelkaj manifestaciantoj, ĉefe junuloj, sin defendas per propra improvizita armilaro, kiu konsistas en arkoj, sagoj kaj brulboteloj. Sed ĝis nun, ilia precipa celo ŝajne estas krei fumon por konfuzi la sekurecajn fortojn, kiuj pafas al civiluloj.

La funebro de la manifestaciantoj mortigitaj dum la perfortoj estas nun ĉiutagaj. Ĉiu el ili kolektas vastajn homamasojn. La sekurecaj fortoj estas akuzataj pafi sendistinge, ne nur al la manifestaciantoj sur la stratoj, al la apudaj domoj, sed ankaŭ al la funebrantoj.        

Eŭropa Unio kondamnis «la eskaladon de netolerebla perforto», kaj «la sencensan vojon» elektitan de la birma ĥunto. Eŭropa delegacio en Birmo kvalifikis tiun ĉi sabaton «tago de abomeno kaj honto».

Ankaŭ la usona prezidento Joe Biden deklaris:

«Tio estas terura. Absolute skandala. Kaj laŭ la raportoj, kiujn mi ricevis, impresa nombro de personoj estis mortigitaj el tute senutila maniero».

La represio fare de la militistoj instigis spertulon pri Homaj rajtoj de UN akuzi la ĥunton, ke ĝi plenumas «amasan murdon».

UNICEF asertas, ke almenaŭ 35 infanoj estis mortigitaj de post la 1a de februaro, kaj ke mil aliaj estas arbitre detenitaj.

Krom la eksplodo de perforto kontraŭ la manifestaciantoj, la armeo plu atakas la batalantojn de la etno Karena, oriente de la lando. Dimanĉon, ĉirkaŭ 3 000 vilaĝanoj de la Karena teritorio fuĝis al la tajlanda landlimo post la bombadoj de la birma milita aviado. 

16/03/2021

Birmo : «Almenaŭ 138 pacaj manifestaciantoj» estis mortigitaj de post la puĉo, laŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/birmo-almenau-138-pacaj-manifestaciantoj-estis-mortigitaj-de-post-la-puco-lau-unuigintaj-nacioj-un.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }