Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mars 2021 2 16 /03 /mars /2021 22:34

16/03/2021

Tiujn tri lastajn tagojn, la bilanco ege graviĝis. La milita ĥunto ŝajnas pli ol iam decidema subpremi la protestadon.  

Sangobano okazas en Birmo. «Almenaŭ 138 pacaj manifestaciantoj» estis mortigitaj de post la puĉo de la 1a de februaro, asertis lundon 15an de marto la porparolanto de la ĝenerala sekretario de UN, citante la nombrojn de la "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj". Stéphane Dujarric ripetis la alvokojn de la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, «ke la regionaj roluloj unuiĝu solidarece kun la birma popolo».

La bilanco ege graviĝis tiujn tri lastajn tagojn, la milita ĥunto ŝajnas pli ol iam decidema subpremi la protestadon, ignorante la multnombrajn internaciajn kondamnojn. La "Asocio pri helpo al la politikaj malliberuloj" (AHPM), nombras siaflanke sumon de 180 mortintoj de post la renverso de la registaro de Aung San Suu Kyi, 74 civiluloj estis mortpafitaj kaj 20 aliaj pasintan lundon.

La militleĝo estis dekretita dimanĉon en Hlaingthaya, ĉirkaŭurbo de Jangono, post la incendio de pluraj ĉinaj uzinoj. La sekurecaj fortoj tiam sin deplojadis multnombre, pafante kaj mortigante dekojn da manifestaciantoj.  Ĉiu arestita homo en la kvartalo kaj la kvin aliaj kantonoj de Jangono, kie la militleĝo estis starigita, riskas aperon ĉe milita tribunalo, kaj minimumon de tri jaroj da punlaborejo.

08/03/2021

Birmo: la mobilizado kontraŭ la puĉistoj ne malintensiĝas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/birmo-la-mobilizado-kontrau-la-pucistoj-ne-malintensigas.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }