Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mars 2021 2 23 /03 /mars /2021 22:15
SAEED KHAN/AFP

23/03/2021

Bildo: La inundoj en Aŭstralio kaŭzas novajn maltrankviliĝojn koncerne la efikojn de la klimata ŝanĝiĝo. 

Plu pluvis lundon, sud-oriente de Aŭstralio, inkluzive de Sidnejo, kie baraĵo superbordiĝis. La lernejoj estis fermitaj, zonoj evakuitaj kaj la loĝantoj instigataj al evakuado.

Sud-oriento de Aŭstralio spertas la plej gravajn inundojn de antaŭ duon-jarcento. Lundon 22an de marto, la regiono plu suferis pri diluvaj pluvoj, kiuj pligravigas la situacion koncerne la inundojn, trudante milojn da personoj evakuadi.

Multaj areoj de Novsudkimria marbordo, la plej loĝigita Ŝtato de la lando, estas inunditaj inkluzive de la kvartaloj de Sidnejo, kiuj ne spertis tiel akvo-leviĝon de antaŭ jardekoj.

La lernejoj estis fermitaj, zonoj evakuitaj kaj la loĝantoj instigataj restadi hejme post tiuj historiaj akvo-leviĝoj.

Ok milionoj da loĝantoj estis instigataj eviti moviĝojn kaj labori hejme, se eblas. Pli ol 200 lernejoj estis fermitaj. Kelkaj zonoj kalkulis 250 milimetrojn da pluvo en daŭro de 24 horoj.     

La urĝaj servoj ricevis almenaŭ 8 800 helpalvokojn de post la komenciĝo de la krizo kaj helpis centojn da personoj.  

Baraĵoj superbordiĝas en Sidnejo 

Mid North Coast, norde de Sidnejo, estas la plej tuŝata. Ĉirkaŭ Sidnejo, en la valo de Hawkesbury-Nepean, la riveregoj ŝajne atingos nivelojn neniam viditajn de post 1961. Almonte,  la baraĵo de Warragamba, kiu provizas la ĉefan kvanton de trinkebla akvo al Sidnejo, komencis superbordiĝi sabaton post-tagmeze.    

En kelkaj zonoj, loĝantoj ricevis permeson reveni hejmen okaze de akvoretiriĝo. La meteologia buroo anoncis, ke lundon la kondiĉoj plu restas malfacilaj kaj esperas, ke la situacio pliboniĝos dum la venonta semajno.

La kontrasto estas granda kun la fino de la jaro 2019, kiam tiu regiono suferis senprecedencajn arbarajn fajrojn, kaj limigojn de akvo pro longa periodo de sekeco. La esploristoj avertis, ke Aŭstralio sendube alfrontiĝos ekstremajn meteologiajn fenomenojn pro la klimata varmiĝo.  

31/07/2020

Aŭstralio: 3 miliardoj da bestoj estis tuŝataj de la arbaraj incendioj de 2019-2020

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/australio-3-miliardoj-da-bestoj-estis-tusataj-de-la-arbaraj-incendioj-de-2019-2020.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }