/image%2F0553642%2F20210324%2Fob_0ce916_gettyimages-1231287912.jpg)
24/03/2021
La 5 600 salajruloj de la stokejo de Amazon en Alabamo (Usono) intencas krei sindikaton, kio estus senprecedence. Ribela etoso regas ankaŭ ĉe Amazon en Italio.
Senprecedenca situacio ekzistas ĉe Amazon en Italio. Pli ol 9 000 salajruloj strikis dum 24 horoj, kio reprezentas 75% el la salajruloj, laŭ la sindikatoj. Ili estas eĉ pli multnombraj en la tuta lando, kiuj deklaras sin lacegaj kaj indignaj.
«Amazon realigas miliardojn da profito en la mondo, kaj samtempe rifuzas disdoni parton de siaj profitoj al siaj dungitoj», emfazas Marino Masucci, ĝenerala sekretario de la branĉo transporto de la itala sindikato CISL. «Kutime, ni faras po 80, ĝis 100 liveroj tage. Sed nun, kelkaj kolegoj kolektis po ĝis 300 liveroj tage», rakontas liveranto.
Traktitaj kiel malliberuloj
La protesta ondo tuŝas ankaŭ la usonan giganton pri retkomerco en Usono. En la stokejo de Bessemer, en Alabamo, la salajruloj kaptis la okazon de loka leĝo por decidi, la 29an de marto, la kreadon de sindikato.
Ankaŭ tie, la laborkondiĉoj estas denuncitaj.
«Ni estas traktitaj kiel malliberuloj, kiuj estas tie, nur por efektivigi laboron», denuncas Jennifer Bates, dungitino. La entrepreno siaflanke, laŭdis sian horan salajron, kiu superas la laŭleĝan minimumon kaj deplojadas kampanojn kontraŭ la sindikatoj. Sed la salajruloj ricevis la implicitan subtenon de la prezidento Joe Biden.