/image%2F0553642%2F20210201%2Fob_353956_20210130-20210130-141116-140030-115852.jpg)
01/02/2021
La ĉefo de la buroo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) taskita pri lukto kontraŭ terorismo opinias, ke la sorto de la infanoj de la batalantoj de la organizaĵo Islama ŝtato en Sirio, kiuj vivas nun en la kampo Al-Hol nord-oriente de la lando, estas unu el la plej urĝaj problemoj solvendaj.
El la 62 000 personoj loĝigitaj en Al-Hol, plej granda kampo nord-oriente de Sirio, pli ol 80% estas virinoj aŭ infanoj. Ili rifuĝis tie en 2019 post la malvenko de la grupo Islama ŝtato kaj la perdo de la lastaj ĝihadistaj influlokoj.
Laŭ Vladimir Voronkov, la ĉefo de UN taskita pri lukto kontraŭ terorismo, agado urĝas por savi tiujn 27 000 infanojn forlasitajn kaj vundeblajn. Laŭ li, urĝas repatriigi ilin al sia devena lando, kaj reintegri ilin en sian komunumon. Li petas respondecon de la koncernataj 60 Ŝtatoj. Se nenio estas farita, li asertas, tiuj neplenaĝuloj riskas radikaliĝon ene de la kampo aŭ devigan rekrutigon fare de la ĝihadista grupo.
Rusio kaj Kazaĥio, kiu partoprenis la virtualan kunvenon de UN, jam repatriigis 1 000 infanojn kaj ties familiojn. Vladimir Voronkov menciis ilin kiel ekzemplojn por trankviligi la aliajn landojn koncerne potencialan sekurecan danĝeron. La timoj estas senbazaj, li substrekis, la infanoj estu traktitaj antaŭ ĉio kiel viktimoj kaj la neplenaĝuloj malpli ol 14-jaraj ne estu nek enkarcerigitaj nek juĝitaj.
Tiun konkludon, dividas Virginia Gamba, speciala reprezentantino de UN pri la infanoj en tempo de konflikto. Tiuj infanoj, ŝi konkludas, meritas bonŝancon en sia vivo, same kiel iu ajn alia infano.
/image%2F0553642%2F20210201%2Fob_f03ed5_01-2017.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html