Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 février 2021 6 13 /02 /février /2021 22:19

13/02/2021

Vendredon 12an de februaro, la brita Ĉefkortumo permesis al dekoj da miloj da Niĝerianoj persekuti la petrol-giganton Shell en Unuiĝinta Reĝlando pro la damaĝoj kontraŭ la medio per nafto-ellasiĝoj. La Niĝera Delto estas la plej grava areo en Afriko por la aktivecoj de la petrol-kompanioj.

Sume, 42 500 vilaĝanoj de la Niĝera Delto plendis ĉe la brita Ĉefkortumo cele al kondamno de la giganto Shell pro ĝia petrol-ekspluatado sen respekte de la medio. Ili akuzas la multnacian petrol-kompanion, ke ĝi poluadas ilian teron. Kaŭze de tio, fiŝkaptado kaj agrikulturo ne plu eblas.

Ilia plendo estis akceptita, ĉar la plej alta jurisdikcio kontraŭdiras du antaŭajn decidojn de londonaj tribunaloj, kiuj rifuzis okupiĝi pri la afero. Sed la Ĉefkortumo mencias interalie la «vertikalan strukturon de la grupo», registrita en Unuiĝinta Reĝlando.

La eventuala juĝo de la Ĉefkortumo povus malfermi vojon al monkompensoj, trudi Shell purigi la grundojn, kaj krome marki «gravan ŝanĝon koncerne la respondecon de la multnaciaj entreprenoj», kiel substrekas la advokataro Leigh Day, kiu defendas la plendantojn.         

Siaflanke, Shell ne agnoskas sian kulpecon kaj eksplikas, ke tiuj petrol-likadojn kaŭzas «ŝteloj de petrolo, kontraŭleĝa rafinado kaj saboto de naftodukto» fare de lokaj komunumoj. La petrol-kompanio kvalifas la ĵuĝon de la brita Ĉefkortumo «seniluziiga decido».

Ĉeestanta en Niĝerio da antaŭ 60 jaroj, Shell estis ĵus kondamnita fine de januaro kompensi niĝerianajn farmistojn, ĉar ĝi poluadis la grundon de iliaj vilaĝoj. Ĉi-foje, fare de la nederlanda justico. (Vidu artikolo ĉi-sube) 

02/02/2021

Nafto-poluado en la Niĝera Delto : SHELL estas kondamnita pro sia manko de viglecatento

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/nafto-poluado-en-la-nigera-delto-shell-estas-kondamnita-pro-sia-manko-de-viglecatento.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }