/image%2F0553642%2F20210225%2Fob_badcff_resized-51b0a-1452-eng-picture-2021022.jpg)
25/02/2021
Bildo: post la verdikto, tiu virino tenis afiŝtabulon antaŭ la tribunalo, sur kio estis legeble «jen unua paŝo, sed mia patro kaj 130 000 aliaj plu estas en malliberejo».
Eyad Al-Gharib estas akuzata pro «kompliceco de krimo kontraŭ la homaro» kadre de la unua proceso en rilato kun la ekscesoj imputitaj al Baŝar Al-Asad.
Tio estas senprecedenca proceso. La germana justico kondamnis, merkredon 24an de februaro, eks-membron de la siriaj spionservoj je 4 jaroj kaj duono da malliberejo pro «kompliceco de krimo kontraŭ la homaro», kadre de la unua proceso en la mondo en rilato kun la ekscesoj imputitaj al la reĝimo de Baŝar Al-Asad.
La Regiona Alta Kortumo de Koblenco akuzis la Sirianon Eyad Al-Gharib, 44-jara, pri partopreno al la arestado en septembro aŭ oktobro 2011 de almenaŭ 30 manifestaciantoj en Duma, apud Damasko, kaj al ilia transloko al detencentro de la spionservoj.
Eyad Al-Gharib oficis en la plej malaltaj gradoj de la spionservoj antaŭ ol dizerti en 2012 kaj pli poste fuĝi Sirion en februaro 2013. Alveninta je la 25a de aprilo 2018 en Germanio post longa periplo en Turkio kaj Grekio, li neniam kaŝis sian estintecon.
Eks-kolonelo sur la benko de la akuzatoj
Proksime de la deka datreveno de la komenciĝo de la popolribelo en Sirio la 15an de maro 2011, tribunalo juĝas, por la unua fojo en la mondo, dosieron ligitan kun la perforta kaj sangoplena represio fare de Damasko kontraŭ la manifestacioj por libereco, organizitaj kadre de la «Arabaj Printempoj».
Dua akuzato, Anwar Raslan, 58-jara, konsiderata kiel multe pli grava en la vasta siria sekuraparato, estas persekutata pro krimoj kontraŭ la homaro pro la morto interalie de 58 personoj kaj la torturo de 4 000 enkarcerigitoj. La proceso de tiu eks-kolonelo ŝajne daŭros almenaŭ ĝis fine de oktobro.
Por juĝi ilin, Germanio aplikas la principon de la universala kompetenteco, kiu ebligas persekuti la kulpintojn de la plej gravaj krimoj, kiu ajn estu ilia nacieco, kaj kie ajn estu la loko, kie la krimoj estis plenumintaj.
/image%2F0553642%2F20210225%2Fob_fa62a7_01-2017.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html