Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 février 2021 2 02 /02 /février /2021 22:16

02/02/2021

Tio estas « historia » juĝo, laŭ la asocio La Teramikoj. Pli ol 10 jarojn post la komenco de proceduro kontraŭ la petrol-giganto pro poluado en la Niĝera Delto, tiu ĉi estis kondamnita de la Apelacia kortumo de Hago. Laŭ tiu juĝo, Shell kulpas pri la ellasiĝoj de nafto, kiuj damaĝis la terojn de agrikulturistoj. Laŭ la NRO, «por la unua fojo, tribunalo konsideras, ke multnacia entrepreno kulpas pri manko de viglecatento eksterlande».

Pli ol 13 jarojn post la komenco de la proceduroj, Shell ĵus estis kondamnita pro ellasiĝoj de nafto, kiuj grave poluadis tri vilaĝojn en la Niĝera Delto. La Apelacia kortumo de Hago juĝas, ke la niĝeria filio de la petrola giganto «kulpas pri la domaĝoj, kiuj rezultas de la elverŝadoj» de nafto en du el la koncernataj vilaĝoj. La entrepreno monkompensu tri el la kvar agrikulturistojn, kiuj plendis. La sumo estos pli poste precizigita. La ĉefentrepreno Royal Dutch Shell devos ekipi la koncernatan naftodukton en unu el la vilaĝoj «per sistemo, kiu ebligas detekti la likadojn tiel, ke la mediaj damaĝoj estu estontece limigitaj», menciis la juĝisto Sierd Schaafsma.

Laŭ Teramikoj-Nederlando, kiu plendis kune kun niĝeriaj agrikulturistoj, tiu juĝo estas «historia», ĉar «por la unua fojo, tribunalo konsideras, ke nederlanda multnacia entrepreno kulpas pro manko de viglecatento eksterlande». Kvankam Shell asertas de la komenco, ke tiuj likadoj estis kaŭzitaj de «sabotoj», la juĝisto tamen opiniis, ke la petrolkompanio «kulpas pro la fakto, ke ĝi ne interrompis la nafto-provizadon dum la tago, kiam la evento okazis».

Dek jarojn da proceduro kaj evoluado en la kompreno de la kulpeco de la multnaciaj entreprenoj fronte al damaĝoj plenumintaj de siaj filioj estis necesaj por akiri tiun rezulton. Dum la unua instanco, la nederlanda justico deklaris, ke la ĉefentrepreno ne povas kulpi pri la eventualaj neglektoj de sia filio en Niĝerio. De tiam, pluraj leĝaroj estis adoptitaj aŭ estas kurantaj en Eŭropa Unio por agnoski tiun ligon kun la devo de viglecatenco.            

Tio estas «averto» por la multnaciaj entreprenoj 

En Nederlando, tia leĝaro estas limigita al la laboro de la infanoj. Laŭ Donald Pols, direktoro de Teramikoj-Nederlando, la juĝo do estas «averto por ĉiuj nederlandaj multnaciaj entreprenoj implikitaj en maljustaĵoj mondskale. La viktimoj de poluado de la medio, de akaparado de teroj aŭ ekspluatado havas nun pli da bonŝancon gajni juran batalon kontraŭ la koncernataj entreprenoj».       

Tio interalie malfermas la vojon al pli favoraj juĝoj al la multnombraj viktimoj de tiuj poluadoj, kiuj faris procesojn kontraŭ Shell ĉe la tribunaloj nederlandaj kaj britaj.  

Tiuj ĉi gajnis en pluraj aferoj kontraŭ la kompanio sed danke al diversaj apelacioj, Shell tre malofte pagis la petitajn monkompensojn. Dum tiu tempo, la Niĝera Delto plu estas ege poluata kaj la naftoverŝoj daŭras. La plej grava lando produktisto de petrolo en Afriko eksportas du milionojn da bareloj ĉiutage.     

05/11/2015

Niĝerio : NROj denuncas Shell-n pri malrespekto al naturmedio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/11/nigerio-nroj-denuncas-shell-n-pri-malrespekto-al-naturmedio.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }