Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 février 2021 4 04 /02 /février /2021 22:42
Fadel Senna/AFP

04/02/2021

Patrino de du infanoj estis kondamnita je tri monatoj da malliberejo pro «eksteredziĝa seksumado» kaj «atenco kontraŭ pudoro», post diskonigo de video enhavanta seksan karakteron.

La maroka kolektivo de la tiel nomata «Eksterleĝuloj» lanĉis merkredon 3an de februaro kampanjon en la sociaj retoj por la nuligo de la artikolo 490, kiu punas je enkarcerigo «eksteredziĝan seksumadon», subtene al juna fraŭlina patrino kondamnita pro seksa video diskonigita kontraŭ ŝia volo. Tiu kampanjo koincidas kun la liberigo de Hanaa, 24-jara patrino de du infanoj, kiu estis kondamnita je monato da malliberejo kaj 500 dirhamoj (500 eŭroj) da monpuno fare de la tribunalo de Tetuano (nordo) pro «eksteredziĝa seksumado» (artikolo 490) kaj «atenco kontraŭ pudoro».

La junulino estis arestita komence de januaro post la diskonigo de video kun seksa karaktero datiĝanta de 2015, en kio ŝi aperis nuda, kun la kapo vualita. Ŝia kunulo kaj la persono, kiu diskonigis la videon per mesaĝiloj ne estis persekutitaj, laŭ la advokatino Ghizlane Mimouni, membrino de la movado de la «Eksterleĝuloj».

 

#STOP490 

La kolektivo pri defendo de la individuaj liberecoj alvokis la marokajn retanojn esprimiĝi en la sociaj retoj, kun la kradvorto #STOP490, favore al «pura kaj simpla nuligo de la artikolo 490 de la punkodo» kaj por «meti finon al la sistema seksismo de la publikaj institucioj kaj la patriarka pensmaniero, kiu regas en nia lando». «Ni disponas pri leĝaj artikoloj, kiuj protektas viktimojn kiel Hanaa, sed la artiklo 490 stariĝas kiel barilo», substrekas S-no Mimouni.           

La kolektivo de la «Eksterleĝuloj» estis kreita en 2019, post la arestado de Hajar Raissouni, maroka ĵurnalistino kondamnita pro kaŝabortigo, kion ŝi ĉiam neis sed ankaŭ, ĉar ŝi malobservis la artikolon 490 seksumante kun sia fianĉo antaŭ edziĝo. Ŝi poste estis senkulpigita.

Tiam, manifesto postulante nuligon de la «leĝoj, kiuj neas liberecon», punas je malliberejo «eksteredziĝan seksumadon», adulton kaj abortigon, estis subskribita de centoj da personoj, kiuj deklaris publike, ke ili mem malobservis tiujn «ekstertempajn» malpermesojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }