Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 février 2021 6 20 /02 /février /2021 22:00
Foto: Sai Aung Main / AFP

20/02/2021

Ĉi-sabaton 20an de februaro en Mandalajo, dua urbo de Birmo, du personoj estis mortigitaj kaj almenaŭ tridek aliaj vunditaj, kiam policistoj pafis al manifestaciantoj. Tiuj ĉi protestis kontraŭ la milita ĵunto. Pluraj miloj da protestantoj denove paŝadis sur la stratoj de Jangono, ekonomia ĉefurbo.

Sabaton en Mandalajo, dua urbo de Birmo, la sekurecaj fortoj pafis per veraj kugloj al manifestaciantoj, okazigante du mortintojn kaj almenaŭ tridek vunditojn, menciis membroj de la medicina skipo.

Pluraj centoj da policistoj intervenis en ŝipkonstruejo de la urbo. Ĉar ili timis arestadojn de dungitoj mobilizitaj kontraŭ la puĉo, manifestaciantoj tiam frapis sur kaseroloj, provante malhelpi la arestadojn, sed la polico pafis.

Inter ambaŭ personoj mortigitaj, neplenaĝulo ricevis kuglon en la kapon, menciis la sukuristoj aldonante, ke «duono el la viktimoj estis celitaj de veraj kugloj».    

Omaĝo al la mortigita manifestaciantino 

Aliparte, miloj da personoj kolektiĝis, ne nur en Mandalajo, sed ankaŭ en Jangono, por omaĝi al Mya Thwate Thwate Khaing, la 20-jara spicvendistino, kiu mortis vendredon post dek tagoj en intensa kuracado.          

La protestantoj tenis afiŝtabulojn, sur kiuj estis legeble : «Vi estas nia martirino», aŭ «La kuglo, kiu traboris vin, trafis ĉiujn niajn kapojn».

Laŭ la kuracistoj, la junulino estis celita ĉe la kapo per veraj kugloj. Siaflanke, la aŭtoritatoj asertas, ke nur kaŭĉukaj ĵetaĵoj estis uzitaj ĉi-tage fare de la policistoj. 

Eksterlande, alvoko manifestacii antaŭ la ambasadejoj 

Tiu junulino estas la unua viktimo de la milita represio. Vendredon, laŭ enretigitaj videoj kaj atestantoj, grupetoj da protestantoj estis disigitaj de la polico kaj militistoj armitaj per klaboj norde de Birmo.

Malgraŭ la timo de perfortaj reprezalioj de la armeo, alvoko al civila malobeemo daŭras. La ekzilita aktivulo Min Ko Naing aliparte alvokis siajn samnacianojn manifestacii sabaton posttagmeze antaŭ la ambasadejoj de sia lando por subteni la birman movadon.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }